Tuczno

urbo en nuntempa Pollando

Tuczno (kaŝube: Tëczno, Thuitz 1266, Tuczna 1349, Thuczna 1364, latine: terra Tucznieuiensis 1390, Tuczino 1571, Tuczin 1584, Tütz,Tuczno, germane: Tütz) estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando.

Tuczno

Blazono

Blazono
urbo
Tuczno (Pollando)
Tuczno (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Tuczna
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Wałecki
Komunumo Komunumo Tuczno
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1306
Urborajtoj 1331
Koordinatoj 53° 11′ N, 16° 8′ O (mapo)53.18333333333316.133333333333Koordinatoj: 53° 11′ N, 16° 8′ O (mapo)
Areo 9,28 km²
Loĝantaro 2014 (en 2004)
Loĝdenso 217 loĝ./km²
Poŝtkodo 78-640
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo ZWA
TERYT 4324417044
Estro Teresa Łuczak
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wolności 6
Poŝtkodo de estraro 78-640
Telefono de estraro 67 259-30-35
Fakso de estraro 67 259-30-89
Ĝemelaj urboj (Germanio) Märkische Heide
Komunuma retejo http://www.tuczno.pl
vdr
La Kastelo en Tuczno, el la 14a jc
La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj

Ĝi apartenas al komunumo Tuczno en distrikto Wałecki.

Historio redakti

Historio de Tuczno en la Mezepoko redakti

 
Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a
 
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
 
La Margraflando Brandenburgio, kaj ĝia orienta parto nomata: Nova Markio

La teritorio sur kiu oni establigis Tuczno, jam en frua Mezepoko ekloĝadis tie setlantoj de Grandpolio, do la samaj etnaj gentoj. Samtempe kiel la ĉelima regiono, do estis la danĝeroj de ekspansio fare de Okcidenta Pomerio. Finfine Tuczno fariĝis kiel la ĉelima la defendburgo de Pomerio kiu post la militoj fare de pola reĝo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa, kune kun Wałcz, Człopa kaj Czaplinek eniris denove en la limojn de Grandpolio. En la 13a jc la viglan setladon en tiuj terenoj faris princo de Grandpolio Władysław Odonic. Fine de la 13a jc kaj komence de la 14a jc Tuczno kun la ĉirkaŭaĵo estis por 50 jaroj en la manoj de Brandenburgio. De tiu tempo devenas la skriba mencio pri Tuczno, en tiu dokumento el la jaro 1305 estas pri la dono de Tuczno kiel la feŭdo al la kavalira familio von Wedel. Tamen la unua skriba mencio estas pri kavaliro Hesse von Wedel kiu venkis kaj la akiris la masonita gardoturon en Tuczno en la jaro 1296. Ĉirkaŭ la jaro 1300 tiuj terenoj inter la riveroj Drawa kaj Gwda eniris en la limojn de Margraflando Brandenburgio. En la jaro 1331 Tuczno ricevis la urborajtojn de Brandenburgio, kaj la privilegiojn kiuj plibonigis la disvolvon de la urbo. Okazis la nova konstruado de la urbo en la komenco de la 14a jc. Tiam estis jam la preĝejo, kaj en la jaro 1338 oni komencis la konstruon de la kastelo. En la jaro 1375 la imperiestro Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) enlistigis la urbon kiel unu el la dekdu urboj la plej bonaj fortijaĵoj orienten de la rivero Odro. Ĉirkaŭ la jaro 1400 la kastelo havis fosaĵojn.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Tuczno de la 16a jc ĝis la 20a jc redakti

 
La preĝejo de Ĉielenpreno de Maria en Tuczno

Tuczno ĝis la tempo de Reformacio estis katolika. De la jaro 1546 populariĝi tie luteranismo, tamen danke al Kristoforo denove fariĝis katolika. Ĝuste li en la jaro 1602 invitis al Tuczno katolikan ordenon de jezuitoj. De la jaro 1810 Tuczno estis la privata urbo. Tute liberan la urban registaron oni fondis tie en la jaro 1820 roku. Estinte nur ĉe la dua ranga la komerca vojo, Tuczno neniam fariĝis la pli granda urba centro. En la jaro 1772 estis nur 715 loĝantoj, en la jaro 1916 - 815, en 1925 - 2132, en 1939 - 2747, kaj en la jaro 1946 - 1647. Nun en la urbo loĝas iom pli ol 2300. La urbanoj ĉefe okupiĝis pri la agrikulturo, bredado de bovoj kaj pri fiŝkaptado. La lignaj konstruaĵoj estis tute bruligitaj dum la incendioj. La plej grandaj bruligoj okazis en la jaroj: 1581, 1660, 1740 kaj 1834. La konstruita en la 14a jc la katolika preĝejo estis transformita al la evangelia (la Protestantisma) preĝejo en la 16a jc - pro la disvastigo de Protestantismo. En la jaro 1622 katolikoj konstruis la novan preĝejon. En la 17a jc estis tie la parokeja lernejo. kaj en la 18a jc la urbo konstruis la socian prizorgejon.

 
Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro

Dum la Napoleonaj militoj (1807) la urbon Tuczno konkeris por iom da tempo la pola armeo. Fine de la 19a jc kaj la komence de la 20a jc la urbo estis iom periferia centro de la komerco kaj la produktejo de la agrukulturaj fruktoj kaj legomoj. Dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20a jc la germanaj regantoj ordonis tie konstrui grandegajn milit-fortikaĵoj, kiuj dum la Dua Mondmilito esti unu el la elementoj de t.n. la Defendfortikaĵoj de Pomerio. La bunkroj kiuj postrestis posta la Dua Mondmilito estis grandparte estis eksplodigitaj fare de la soldatoj de la Ruĝa Armeo. Tuczno estis ekokupita de la sovetiaj taĉmentoj la 11an de februaro 1945. Tiam 80% estis detruita la urbo.

 
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Post la milito okazis la rekonstruo kaj disvastigo de la urbo, tamen la urbo perdis la antaŭan arkitekturan karakteron.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografia redakti

  • Roman Gniot, Paweł Piotrowski, Zbigniew Tomczak, Pojezierze wałeckie, Wałcz: DarPress, 2004.
  • Eryk Krasucki, Radosław Ptaszyński, Józef Borzyszkowski, Radosław Gaziński, Tuczno poprzez wieki. Studia i szkice, Szczecin: Uniwersytet Szczeciński. Instytut Historii i Stosunków Międzynarodowych, 2015.
  • Edyta Tomczyk, Piotr Ostrowski, Tomasz Wieczorek, Pomorze część zachodnia na weekend, Bielsko-Biała: Pascal, 2002.