Tuenti iam estis la plej populara socia retejo en Hispanio ĝis ĝia malfunkciigo en 2016[1]. Ekde 2010 ĝi ĉefe estas provizanto de poŝtelefona servo per la ekipaĵaro de Telefónica.

Nova emblemo de Tuenti
Nova emblemo de Tuenti

Unua etapo redakti

La firmao estis fondita en 2006 de la usonano Zaryn Dentzel kaj aliaj entreprenistoj en Madrido. Celanta la hispanan merkaton, ĝi havis komence grandan sukceson, ĉefe inter la juna publiko kun pli da populareco ol Facebook ĝis ĉirkaŭ 2010, kun kiu Tuenti estis ofte komparata. La servo ebligas krei profilon, alŝuti fotojn kaj videojn, kontakti kun amikoj (kiuj serĉeblas pere de sia nomo aŭ de sia ret-poŝtadreso) kaj krei eventojn.

Aĉeto de Telefónica redakti

En 2010 la multnacia firmao Telefónica, post malsukcesa provo krei sian propran socian retejon, aĉetis 90 % de la akcioj kontraŭ 70 milionoj da eŭroj kaj la ceteran 10 % en 2013[2]. Tuenti fariĝis ankaŭ re-vendanto de la poŝtelefonaj servoj de Telefónica en Hispanio kaj poste en aliaj hispanlingvaj landoj, kiel alternativo al "Movistar", sed atingis malbonajn financajn rezultojn.[3] Oni ankaŭ lanĉis la socian retejon por pli da landoj, en pli da lingvoj kaj kreis novan aplikaĵon por poŝtelefonoj, kiu similas al Telegram kaj WhatsApp. Tamen, ĉirkaŭ 2012 kaj 2013 la uzado de la retejo draste falis kaj ĝi rapide eksmodiĝis.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo

Referencoj redakti