Tufparuo (Lophophanes cristatus, iam Parus cristatus) estas eta kantbirdo, malpli granda ol pasero, de la familio de la paruedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufparuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Paruo Parus
Specio: Tufparuo Parus cristatus
Linnaeus 1758
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

     
    Tufparuo

    Ĝi estas facile rekonebla paruo ĉefe pro la levebla kresto (kiu donas la nomon de la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar cristatus signifas “kresta”), kies pinto estas ofte kurbeca, dum la tuta kresto estas strieca je blanko en bruno. Ankaŭ la dorso estas bruna, dum la blanka vizaĝo, kiel ĉe aliaj paruoj estas ĉirkaŭata de nigra ĉirkaŭstrio, kiu venas el la tre nigra gorĝo, kiel kolumo al antaŭnuko kie supreniras por reveni tra la okulo (pli mallarĝe) al la ankaŭ nigra beko, tamen estas tre distinga ke, krom la ĉirkaŭstrio, estas alia paralela interna strio kiu subiras kun formo de C el la orelzono. Ankaŭ la okuloj kaj gamboj estas nigrecaj. La subaj partoj estas blankecaj, sed kun helbrunaj aŭ okraj nuancoj en flankoj.

    Ĝi estas, kiel aliaj paruoj, kantemaj, kaj tiaj birdoj kutime kantas konstantan zii, zii, zii   Birdokanto, simila al tiu de la Nigra paruo .

    Aliaj karakterizaĵoj redakti

    • Longeco 12 cm
    • Enverguro 20 cm
    • Pezo 10 g
    • Ovoj 5-6, 2x jare

    Disvastiĝo redakti

    Tiuj palearktisaj birdoj estas disvastigitaj kaj komunaj loĝantaj birdoj kaj reproduktantoj en arbaroj de koniferoj tra la centra kaj norda Eŭropoj kaj en deciduaj arbaroj en Francio kaj Iberio. En Britio ĝi estas tre limigita en praarbaroj de pinoj de Inverness kaj Strathspey en Skotio, kaj rare foriras el tiuj habitatoj. Kelkaj vaguloj de Tufparuoj estis vidataj en Anglio. Ili estas lokaj loĝantoj kaj plejparto da ili ne migras.

    Vivmaniero redakti

    Ili faras neston en arbotruo de putriĝintaj stumpoj. Tiu birdo ofte manĝas malalte en arboj, sed kvankam ili ne estas timidaj, ne ĉiam facilas alproksimiĝo. Ili formas paruarojn vintre kun aliaj specioj.

    Kiel ĉe aliaj paruoj, ili manĝas insektojn, inklude raŭpojn, kaj semojn.

    Taksonomio redakti

    Tiu specio estis iam lokita en la genro Parus, sed la distingeco de Lophophanes estas bone konfirmita,[1] kaj nune agnoskata de la AOU kaj de BOU kiel distinga genro.

    Referencoj redakti

    1. Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti