Tukso

pingvenoforma marko de la mastrumilo-kerno Linux
Temas pri... “Tux” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri la fama pingveno de Linukso. Por informoj pri aliaj signifoj de Tux, vidu la artikolon TUX.

Tukso (angle: Tux [taks]) estas bone nutrita, feliĉa, rondkorpa pingveno kaj la maskoto de la libera mastrumsistem-bazo Linukso. La nomon proponis James Hughes, mallongigante el Torvalds Unix. Bazo de tiu ideo estas supozeble, ke pingvenoj laŭaspekte ŝajnigas porti smokingon (en la angla: tuxedo, [tʌkˈsiːdoʊ]).

Tukso
maskoto • antropomorfa pingveno • maskoto • rolulo de videoludo
Kreita de Larry Ewing
Verko SuperTuxKart
Tux, of Math Command
SuperTux
TuxTyping
Tux Racer
Informoj
Sekso vira
Loĝloko Mascot Kingdom
Okupo fiŝkaptisto
Malamikoj Nolok
vdr
Tukso, la Linuksa pingveno.

Historio redakti

En junio 1996 Linus Torvalds anoncis ke Linukso havu emblemon: la pingvenon. La decido kreskis el vojaĝo tra Aŭstralio, 1993: Torvalds vizitis akvariejon kaj tie sentis grandan simpation pri la "Fea"-pingvenoj, kiu sekve mordetis lin . 1996, serĉante "belan" emblemon, li tuj pensis pri la pingvenoj. Sed post la deklaro kelkaj homoj ne kredis ke malgranda, dika pingveno povus esprimi la elegantecon de Linukso. Kelkaj rekomendis alian, nome vulpon. Torvalds sin defendis per la argumento[mankas fonto]:

 
 Verŝajne vi ankoraŭ ne vidis ĉagrenan pingvenon kiu alŝtormas per pli ol 100 mejloj pohore. 

La originan Tukso-grafikaĵon kreis Larry Ewing per la libera grafik-programo GIMP, kaj li kun tiu kondiĉo permesis la uzon:

 
 Permission to use and/or modify this image is granted provided you acknowledge me lewing@isc.tamu.edu and GIMP if someone asks.   Oni rajtas uzi kaj/aŭ modifi tiun bildon. Kondiĉo: Se iu demandas, oni devas nomi ke mi – lewing@isc.tamu.edu – estas la kreinto, kaj devas indiki la programon GIMP 
— Larry Ewing[1]

Jeff Ayers diras ke Torvalds havis «fiksiĝon al ne-flugkapablaj, dikaj akvobirdoj», kaj Torvalds raportas ke pingveno lin mordetis kaj tiel lin infektis per «pingvenitiso» – «pingvenitiso kaŭzas ke vi nokte maldormas por pensi nur pri pingvenoj, kaj ke vi sentas fortan simpation pri ili.» Tiu «malsano» kompreneble estas nura ŝerco, sed ke lin mordetis pingveno okazis reale.

Tukso iĝis simbolo por Linukso kaj por la socio je liberaj programoj. La brita grupo de Linukso-uzantoj eĉ adoptis kelkajn pingvenojn de la zoolgia ĝardeno en Bristol.

En sia biografio Just for Fun Linus Torvalds skribas:[mankas fonto]

 
 Sed Torvalds ne volis iun ajn pingvenon. Lia pingveno aspektu feliĉa, samkiel ĵus ĝuinta grandan bieron kaj plej bonan seksumadon de sia vivo. [...] Li estu unika. Tial [...] la Linukso-maskoto havas oranĝkoloran bekon kaj oranĝkolorajn piedojn, do aspekas samkiel pingveno kies patrino estis anaso. Samkiel Daisy DUCK dum tra-antarktika ŝipvojaĝo sendeciĝis kaj havis sovaĝan seksumad-aventuron kun indiĝena plumbesto. 

Hodiaŭ la kompjutilistoj ekkunligas la imagon de pingveno kun Linukso; oni ofte aŭdas diraĵon: «Kio malkapablas flugi malkapablas kraŝi» – do, Tukso samtempe indikas la stabilan, malkolapseman funkciadon de Linukso.

Libraro redakti

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti