Tullamore, (irlanda Tulach Mhór) estas la ĉefurbo de Graflando Offaly, en meza Irlando. Laŭ la censo de 2006, ĝi havas 12,927 loĝantojn[1]. Ĝi estas grava komerca kaj industria centro de la regiono.

Tullamore

Kastelo Charleville kun bienego; hoteloj kaj butikumejoj; kinejo; publika parko; kanalo; preĝejoj de diversaj konfesioj; la plej granda orgeno de Irlando (en la katolika paroĥa preĝejo); ktp. Mezlanda bazo por esplori lokajn vidindaĵojn, t.e.: turisma urbo Biorra / Birr (historia kastelo kaj vasta bieno kun unika kolekto da arboj kaj plantoj, scienca centro, kaj la giganta teleskopo de la Tria Grafo Rosse; monaĥejo Clonmacnoise; Lagoj Ennel, Owel kaj Derravaragh, kaj la protektata mezlandaj torfejo de Clara.

Esperanto redakti

En la jubilea jaro 1987, la nacia kongreso de la Esperanto-Asocio de Irlando okazis en la hotelo Moorhill House, Tullamore, de la 20a ĝis la 22 de novembro. Dufoje en Tullamore estis ekspozicioj pri Esperanto.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj redakti

Referencoj redakti