Tulum estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

Tulum
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Fondita majo 2008
Poŝtkodo 77760–77796
Kodo laŭ INEGI 23009
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Marciano Dzul Caamal

(2008-11)

Demografio
Loĝantaro 30 788
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°10′N 87°40′U  /  20.167°N, 87.667°U / 20.167; -87.667 (Tulum (komunumo)) (mapo)
Alto 16 m
Areo 2040,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Tulum (komunumo) en Quintana Roo (Meksiko)
Situo de Tulum (komunumo) en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de Tulum (komunumo) en Quintana Roo
Situo de Tulum (komunumo) en Quintana Roo
Situo de Tulum (komunumo) en Quintana Roo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tulum Municipality [+]
vdr

La ĉefurbo de la komunumo estas Tulum. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23009.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) ĉirkaŭ 30788 loĝantojn. La komunumo havas surfacon de 2040,94 km². La meza alteco estas ĉirkaŭ 16 metroj super la marnivelo.

Tulum situas en la centro-norda parto de la teritorio de Quintana Roo. Norde ĝi limas al la komunumo Solidaridad kaj sude kun la komunumo Felipe Carrillo Puerto. En la oriento ĝi limas al la meksika subŝtato Jukatanio, pli specife al la komunumo Valladolid.

Sur la teritorio de Tulum troviĝas gravaj arkeologiaĵoj, kiel la antikvaj majaaj urboj Tulum kaj Cobá.

Sociogeografio redakti

Ĉar la fondo de la komunumo nur estis en majo 2008 ankoraŭ ne ekzistas kalkulo pri la kvanto de personoj, kiuj en la komunumo parolas indiĝenan lingvon. Dum la lastaj jaroj la loĝantaro forte kreskas. La kreskon kaŭzas ne nur personoj el la regiono, sed el tuta Meksiko (kaj ankaŭ el eksterlando). La kvanto de personoj kiuj parolas indiĝenan lingvon tamen supozeble estas relative alta kompare al aliaj partoj de Meksiko. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).