Tumakuru
Tumakuru, laŭ kanara lingvo ತುಮಕೂರು estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Tumakuru en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La loknomo estis Tumkur ĝis 2014.
Tumakuru | |||
---|---|---|---|
City in India • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 572101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 21′ N, 77° 6′ O (mapo)13.34222222222277.101666666667Koordinatoj: 13° 21′ N, 77° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 822 m [+] | ||
Areo | 48,6 km² (4 860 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tumkur [+] | |||
Geografio redakti
Tumakuru situas sur altebenaĵo en alteco 835 metrojn de la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Bengaluro troviĝas 66, Majsuro 125, Davangere 177, Ŝivamogga 178, Mangaloro kun la marbordo 250, Mumbajo 774, Kolkato 1571, tutlanda ĉefurbo Delhio 1700 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 populacio de Tumakuru estis 305 821. La legopovo estas 75%.
Historio redakti
En Tumakuru pluraj dinastioj regis dum la historio. La urba municipo estis establita en 1916 kaj la urbokorporacio en 2010 aldonante 22 vilaĝojn.
Ekonomio redakti
La ekonomio de Tumkur estas industria, sed ĝia ĉirkaŭaĵo estas agrikultura. Oni kultivas nuksojn, rizojn, kokosojn. La industrio konsistas el signifa nutraĵprilaborado kaj produktado de helikopteroj.
Eduko kaj lingvoj redakti
En Tumakuru la plej altnivela eduko okazas en la universitato, teknologia instituto kaj medicina altlernejo.
La plej ofta lingvo en 2011 estis la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo).
Trafiko redakti
Tumakuru fervoje estas atingebla laŭ linio inter Ŝivamogga kaj Bengaluro. Ala la urbego 5 vojoj kuras el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Bengaluro.
Klimato redakti
En Tumakuru jare pluvas averaĝe po 810 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 30 °C.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Lernejo
-
Moskeo
-
Scienca kampuso
-
Universitata biblioteko