Tumanjan (armene: Թումանյան ; ankaŭ transkribita kiel Tumanyan aŭ Tumanian; antaŭe, Dzagidzor) estas urbo en la norda provinco Lori, en Armenio. La urbo estis renomita honore al la fama armena verkisto Hovhannes Tumanjan. Ĝi havas 1,838 loĝantojn en la jaro 2008.

Tumanjan
urbo en Armenio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 600  (2015) [+]
Loĝdenso 1 600 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 44° 39′ O (mapo)41.00277844.648333Koordinatoj: 41° 0′ N, 44° 39′ O (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 1 km² ( 100 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Tumanjan (Armenio)
Tumanjan (Armenio)
DEC
Tumanjan
Tumanjan
Situo de Tumanjan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tumanyan [+]
vdr

Etimologio redakti

Per ĝia fondo en 1926, urbo estis konata kiel Dzaghidzor (armene: Ձաղիձոր). Tamen ĝi estis renomita Tumanjan en 1951, honore al la fama armena poeto Hovhannes Tumanjan[1].

Historio redakti

 
Kulturdomo en Tumanjan.
 
Strato en Tumanjan.

Historie la areo de nuntempa urbo Tumanjan estis inkluzivita en la kantono Dzorapor (armene: Ձորափոր) de la historia provinco Gugarko, la 13-a provinco de Granda Armenio. Antaŭ la fondo de la Respubliko Armenio en 1918, la areo estis parto de la distrikto Borĉali de la Tbilisa Gubernio, ene de la Rusa Imperio. Fine de 1918 Armenio kaj Kartvelio okazigis landliman militon pro la regiono Lori. En januaro 1919, la Lori-neŭtrala zono estis establita fare de la britaj trupoj. Sekvante la sovetiigon de Armenio en decembro 1920, Lori estis finfine integrigita en sovetia Armenio la 11-an de februaro 1921[2].

En 1926, la vilaĝo Dzaghidzor estis fondita sur la dekstra bordo de la rivero Debed. En 1930, ĝi estis inkluzivita ene de la ĵus fondita Tumanjan-rajono. En 1934, refraktariaj metalaj minoj estis trovitaj 3,5 km norde de la vilaĝo Dzaghidzor. La produktado de brulrezistaj materialoj eltiritaj de la minoj de Dzaghidzor estis lanĉita en 1939.

Kun la rapida kresko de la vilaĝo, Dzaghidzor ricevis la statuson de urbotipa setlejo en 1947. En 1951, la setlejo renomiĝis Tumanjan . Dum la 1950-aj jaroj, la stacidomo Kober estis malfermita sur la maldekstra bordo de la rivero Debed, ĉirkaŭ 1 km nordokcidente de Tumanjan, por servi la fabrikon de materialoj de Tumanjan malfermita en 1951

En 1995, la registaro de sendependa Armenio reasertis la statuson de Tumanjan kiel urba setlejo ene de la provinco Lori. Krom la urbo Tumanjan, la proksimaj vilaĝoj Atan, Ŝamut, Karinĝ, Lorut, Marc, Kober kajaran kaj Ahnidzor ankaŭ estas sub la jurisdikcio de la komunumo Tumanjan[3].

Geografio redakti

 
Rivero proksime al Tumanjan.

Tumanjan situas sur altebenaĵo sur la dekstra bordo de la rivero Debed ĉe alteco de 810 metroj super la marnivelo. Ĝi okupas areon de ĉirkaŭ 1 km².

Tumanjan estas karakterizita per subtropika klimato. La vetero estas relative varma dum la somera sezono kaj iom malvarma dum vintro.

La jara pluvado varias inter 500 kaj 600 mm.

Demografio redakti

La loĝantoj de Tumanjan estas tute armenoj, el kiuj la plej multaj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La loĝantaro de Tumanjan atingis sian pinton dum la 1960-aj jaroj kiam la urbo havis ĉirkaŭ 3,000 homojn. Tamen la loĝantaro malpliiĝas ekde la 1970-aj jaroj, pro la rapida falo en la ekonomio de la regiono.

Jen la demografia templinio ekde la fondo de Tumanjan en 1926:

Jaro 1926 1959 1964 1980 2001 2011
Loĝantaro 42 2640 2864 1881 1909 1710

Kulturo redakti

La monaĥejo Kobajr de la 12-a jarcento situas ĉe la norda periferio de Tumanjan. Multaj ĥaĉkaroj (krucŝtonoj) ankaŭ troviĝas en la urbo, devenantaj de la 9a, 13a kaj 14a jarcentoj. Ruina fortikaĵo konata kiel Avanakar devenanta de la 14-a jarcento troviĝas ĉe la suda periferio de la urbo. Sude de Tumanjan estas la duonruina monaĥejo Bardzrakaŝ, nur alirebla piede.

Nuntempe Tumanjan estas servata de kultura palaco situanta ĉe la centra placo, publika biblioteko, etnografia muzeo kaj arta akademio. La statuo de poeto Hovhannes Tumanjan troviĝas ĉe la nordokcidenta enirejo de la urbo.

La urbo estas hejmo de 2 publikedukaj lernejoj kaj ankaŭ antaŭlerneja infanĝardeno.

 
<centerCentra placo de Tumanjan

Transportado redakti

Tumanjan situas sur la aŭtovojo M-6, kiu ligas Erevanon kun Tbiliso tra Vanadzor.

La stacidomo Kober funkcianta ekde la 1950-aj jaroj situas sur la maldekstra bordo de la rivero Debed, ĉirkaŭ 1 km nordokcidente de Tumanjan.

 
Forlasita industrio en Tumanjan.

Ekonomio redakti

La kresko de la urbo dum la 1950-aj jaroj ĉefe baziĝis sur la starigo de fabriko kontraŭfajra de Tumanjan en 1951. Ĝi estis fondita surbaze de la proksimaj refraktaj metalaj minoj. Tamen, post la dissolvo de Sovetunio, la produktado de la uzino estis grave faligita.

Nuntempe la loĝantaro de la urbo ĉefe okupiĝas pri agrikulturo kaj brutobredado. Multaj malgrandaj industriaj fabrikoj, kiel manĝaĵ-prilaborado, laktaĵoj, vestaĵoj kaj konstruaj materialoj, ankaŭ troviĝas en Tumanjan.

 
Stadiono de Tumanjan.

En 2015 urba komunumo Tumanjan bonvenigis la fondaĵon Infanoj de Armenio kun siaj programoj: Knabinoj de Armenia Gvidada Futbalo (CELOJ), Studento-Konsilioj, Debataj Kluboj, Angla Lingva Instruado, Socia kaj Psikologia Asistado, Sano kaj Vivstila Edukado, Lerneja Nutrado & Brusodromoj, Subteno de Virina Sano por Reprodukta Sano[4].

Kreiva Laboratorio, Kafejo kaj Brusodromo, SMART Room estis  kreitaj kaj renovigitaj en la komunumo fare de armenaj internaciaj organizoj kies celo estas disvolvigi pli malriĉajn regionojn en Armenio.

Sporto redakti

Piedpilko estas inter la plej popularaj sportoj en Tumanjan. Estas futbala trejnejo en la centro de la urbo.

Aliaj popularaj sportoj en Tumanjan inkluzivas luktosporton, luktadon kaj ŝakon[5].

Referencoj redakti