La tumbukaoj estas etno vivanta en norda Malavio, orienta Zambio kaj suda Tanzanio. La tumbukaa lingvo apartenas al la bantuaj lingvoj, ĝia strukturo kaj vortprovizo estas simila al la svahila lingvo kaj estas nomata chiTumbuka (komparu: kiSvahili kaj seTsvana.

Tumbukaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La ĉefa dio de la tumbukaoj estas nomata Chiuta, kiu estas ĉiopova, ĉioscia kaj sin mem kreinta, preskaŭ same kiel Dio en la abrahamaj religioj.

La World Almanac (1998) taksas, ke la tumbukaoj estas proksimume 2.000.000 homoj entute en la menciitaj landoj. Ethnologue taksas, ke entute estas 1.332.000 tumbukaoj, inkluzive de 940.000 en Malavio kaj 392.000 en Zambio kaj ne mencias tumbukaojn en Tanzanio.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti