Tundra leŭkostikto
La Tundra leŭkostikto (Leucosticte arctoa) estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.
Tundra leŭkostikto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tundra leŭkostikto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucosticte arctoa (Pallas, 1811) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Kazaĥio, Koreio, Mongolio kaj Rusio. Ties natura habitato estas tundro kaj moderklimataj herbejoj.
Masklo en reprodukta plumaro havas malhelgrizajn al nigrecajn suprajn kaj subajn partojn, kun tre kontrastaj flava, dika ĉebaze kaj mallonga beko kaj ĉefe blanka elokula areo plilarĝiĝanta al nukoflankoj. Plumoj de flugiloj kaj vosto estas nigrecaj kun helaj bordoj sed estas klaraj rozkolorecaj areoj el ŝultro al flugilplumoj kaj en suba ventro.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Leucosticte arctoa[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.