Tunelmuzeo Niederwillingen

muzeo en Germanio

La Tunelmuzeo (germane Tunnelmuseum) troviĝas en Niederwillingen, urbokvartalo de Stadtilm, Germanujo, Unter dem Berge nr 6.

Tunelmuzeo Niederwillingen
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Koordinatoj 50° 46′ 19″ N, 11° 2′ 8″ O (mapo)50.771911.0356Koordinatoj: 50° 46′ 19″ N, 11° 2′ 8″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Tunelmuzeo Niederwillingen (Germanio)
Tunelmuzeo Niederwillingen (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Tunelmuzeo Niederwillingen (Turingio)
Tunelmuzeo Niederwillingen (Turingio)
DEC
Map
Tunelmuzeo Niederwillingen
vdr
La tunela muzeo en Niederwillingen

Priskribo redakti

Ĝis la finkonstruo de la aŭtoŝoseo A 71 en la 2007-a jaro konstruitis 6 tuneloj kaj 31 pontoj. En marto 1997 ekis la konstruado de la tunelo de Behringen. Ĝi konsistas el du tuboj por aŭtoj kaj unu por trajnoj (novkonstruo de la fervojlinio inter Erfurto kaj Ebensfeld), kio estas unikaĵo en Germanlando.

Sube transpasas la tunelo Osterberg, etan kreston arborozan proksime de Behringen. La tunela muzeo troviĝas tre apude. Tie ĉi oni klarigas pere de enirebla tunelmodelo (en skalo de 1 por 4 kaj farita per originalaj materialoj) la hodiaŭan tunelkonstruteknikon originantan el Aŭstrio, (Neue Österreichische Tunnelbauweise).

Krome ofertas la muzeo informojn pri geologiaĵoj kaj diversaj iloj kaj maŝinoj. Videofilmoj dokumentas la malfacilaĵojn dum tunelkonstruado en la regiono. Bone videblas kiel la pejzaĝoj ŝanĝiĝis de antaŭ la intervenoj kaj al poste. Diskutatas ankaŭ rimedoj kiel ripari eblajn damaĝojn kaŭzitajn al la natura medio.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 193-194

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo Arkivigite je 2015-07-05 per la retarkivo Wayback Machine