La tuniko estis romia vesto de viroj kaj virinoj, kiu estis portata sub la togo rekte sur la korpo (ĝi longis ĝis la genuoj ĉe viroj, ĝis la maleolo ĉe virinoj). Ĝi estis super la kokso per zono kunligita, kiu longis ĝis la genuo. La tuniko pretiĝis el blanka lano kaj komence sen maniko. Oni pli poste ekuzis tunikon kun mallonga maniko, kiu ne atingis la kubuton. La virinoj portis super la interna, senmanika tuniko ankoraŭ unu kun maniko (stola), kiu kovris la duonon de la supra brako kaj havis fendon eksterflanken per agrafo (fibulae) kuntenita.

  • La tuniko de la knaboj kaj la soldatoj estis ruĝa (tunica russa).
  • La tuniko de la senatoroj estis meze, de la brusto ĝis la suba orlo per purpurstrio alteksita (tunica laticlavia);
  • tiu de la kavaliroj estas per du similaj strioj ornamitaj (tunica angusticlavia), sed ili portis en la tempo de la cezaroj ankaŭ tunica laticlavia.
  • La triumfantoj portis purpurtunikon, sur kies orlo oraj palmoj estis broditaj (tunica palmata).
  • La unufarbaj, senornamaj tunikoj (tunica recta) estis transdonitaj al la junuloj, kiam ili ricevis ankaŭ la toga virilis kaj la virinoj ricevis ĝin kiel fianĉinan veston de la gepatroj.
Detalo de tuniko en skulptaĵo ĉe la muzeo de Merido. En Romio tuniko estis indikilo de socipolitika alta nivelo.

La tuniko de la romiaj episkopoj estas blanka mantelo el lino, kiu longas ĝis la piedoj kaj estas fiksita per cingulum ĉirkaŭ la kokso.


  • En Anatomio tuniko estas parieta membrano de organo ĉe bestoj
  • En Botaniko tuniko estas ĉiu el la tegaĵoj de bulbo
  • En Astronomio tuniko estas 1070 Tuniko nome asteroido.

Vidu ankaŭ redakti