Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Turček (apartigilo)

Turček, hungare Turcsek [turĉek], germane Turz [turc] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Turček
hungare: Turcsek, germane: Turz
municipo
Turček
Blazono
Oficiala nomo: Turček
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Turčianske Teplice
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Hauerlando
Parto de Turiec
Montaro Slovaka mezmontaro
Najbaras kun Kremnické Bane
Parto(j) Dolný Turček, Horný Turček
Rezervujo Akva rezervujo Turček
Rivero Turiec
Situo Turček
 - alteco 674 m s. m.
 - koordinatoj 48° 45′ 25″ N 18° 55′ 33″ O / 48.75694 °N, 18.92583 °O / 48.75694; 18.92583 (mapo)
Areo 53,0106 km² (5 301,06 ha)
Loĝantaro 681 (31.12.2010)
Denseco 12,85 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Kremnické vrchy
Unua skribmencio 1371
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 48
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj TR
NUTS 512699
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Turček
Retpaĝo: www.obecturcek.sk
Portalo pri Slovakio
Turček, la plej alta sanktjohana fajrego en la mondo (Guinness-rekordo)

Situo redakti

Turček situas laŭ ĉefvojo Turčianske Teplice-Kremnica, laŭ fervojo Martin-Kremnica. La lasta urbo troviĝas je 7 km.

Historio redakti

Turček naskiĝis en tiu formo en 1951 pro unuiĝo de 2 vilaĝoj menciitaj pli sube. Ĝis Traktato de Trianon la ambaŭ komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Stubnyafürdő, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Turček 716 homoj, (603 slovakoj, 93 germanoj).

Malsupra Turĉek (Alsóturcsek/Dolný Turček) redakti

La unua mencio okazis pri tiu ĉi vilaĝo en 1371 en latina formo "Thurczia Inferior". La germana formo "Niderturcz" aperis en 1371. En 1784 515 vilaĝanoj loĝis en 42 domoj, en 1828 550 vilaĝanoj loĝis en 49 domoj. En 1849 batalo okazis inter Habsburgoj kaj hungaroj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóturcsek 765 homoj, (plejparte germanoj).

Supra Turĉek (Felsőturcsek/Horný Turček) redakti

La unua mencio okazis pri tiu ĉi vilaĝo same en 1371 en latina formo "Thurczia". La germana formo "Oberturz" aperis en 1552, la hungara "Turcschek" en 1786. En 1784 570 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 577 vilaĝanoj loĝis en 55 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőturcsek 881 homoj, (plejparte germanoj).

Vidindaĵoj redakti