Turgi

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Turgi (stacidomo).

Turgi estas urbo komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2879 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Turgi
Blazono de Turgi
Turgi ĉe la bordo de Limato
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 29′ 40″ N 8° 15′ 15″ O / 47.49444 °N, 8.25417 °O / 47.49444; 8.25417 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 40″ N 8° 15′ 15″ O / 47.49444 °N, 8.25417 °O / 47.49444; 8.25417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2879
Areo 1,55 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 5300
Komunumkodo 4042
Mapo de Turgi
vdr

Geografio redakti

La komunumo Turgi situas ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Limato mallonge antaŭ ties alfluo al Aro sudoriente de la monteto kaj duoninsulo Gebensdorfer Horn. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo sur duoninsulo de Limato la du vilaĝoj Wil kaj Gehling sur la deklivo de Gebensdorfer Horn. La pinton de la ĉefvilaĝa duoninsulo tranĉas industria kanalo, tiel ke parto de la vilaĝo efektive troviĝas sur rivera insulo. En sudoriento la komunumo disponas pri eta eksklavo sur la teritorio de la urbo Baden.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Turgi limas en nordo aliflanke de Limato al Untersiggenthal, en nordoriento ankaŭ aliflanke de la rivero al Obersiggenthal, en oriento al Baden, kaj en sudo kaj okcidento al Gebenstorf.

Trafiko redakti

La stacidomo de Turgi situas sur la grava fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Baden al Brugg kaj Bazelo kaj estas servata en duonhora kadenco de la regiona trajnlinio S3 de Zuriko al Brugg. Krome de Turgi fervojlinio kondukas tra la suba Aro-Valo al Bad Zurzach kaj Waldshut en Germanio. La komunumo estas ankaŭ servata de la lokaj buslinioj 1 kaj 4 de la regiona trafikreto de la urbo Baden.

Tra Turgi pasas la trafikriĉa kantona ĉefvojo de Baden al Brugg. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 5 km sudoriente en Dättwil respektive sudokcidente en Mägenwil.

Historio redakti

Ĝis komence de la 19-a jarcento en la hodiaŭa komunumo Turgi ekzistis nur la setlejo Wil kaj domo de pramŝipisto ĉe la bordo de Limato. La tereno tiam apartenis al la komunumo Gebenstorf. Per la industiiĝo konstruiĝis ĉe la bordo de Limato fabrikoj, kiuj profitis de la rivera akvoenergio. Tiel estiĝis la vilaĝo Turgi, kiu rapide kreskis dum la ĉefa komunumo Gebenstorf stagnis. Sekve en la jaro 1884 Turgi estis disigita de Gebenstorf kaj fariĝis memstara politika komunumo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti