Turingia centralo por politika klerigado

La Turingia centralo por politika klerigado (germane: Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, mallongigo: LZT) institucio transpartia por politika klerigado en la Liberŝtato Turingio. Ĝi rekte estas subordigita al la estro de la Turingia Ŝtata Kancelario.

Turingia centralo por politika klerigado
Landeszentrale für politische Bildung
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Erfurto, Germanio
Membro de Bundesarbeitsgemeinschaft Politische Bildung Online vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Taskoj de LZT redakti

La institucio plifortigu la demokratian kaj politikan memfidon de la turingianoj kiel ankaŭ ties pretecon kaj engaĝiĝon partopreni kaj evoluigi la politikan vivon. Pro tiu celo oni eldonis publikaĵojn diversspecajn pri politike akutalaj kaj interesaj temokompleksoj; krome helpatas al agnoskitaj kleriginstitutoj fari prelegojn, paroladojn kaj realigi bonajn idekonceptojn koncerne demokratiigon. Ĉe ĉio oni atentas pri strikta objektiveco kaj kiel eble plej granda nepartieco.

Parlamenta kontrolo kaj direkto redakti

La enhavo de la laboro de LZT baziĝas sur la libera-demokratia ordo. Kuratoro estas komisiita kontroli la nepartiecon.

Membroj de la kuratorio estis en novembro 2013 la sekvontaj deputitoj de la Turingia Landa Parlamento:

  • Evelin Groß, prezidantino (CDU)
  • Peter Metz, vicprezidanto (SPD)
  • Hans-Jürgen Döring, SPD
  • Mario Voigt, CDU
  • Beate Meißner] CDU
  • Birgit Klaubert, Die Linke
  • Ina Leukefeld, Die Linke
  • Martina Renner, Die Linke
  • Anja Siegesmund, Bündnis 90/Die Grünen
  • Uwe Barth] FDP [1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti