La Turkia sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi estas endemismo en Turkio kaj Kaŭkazo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turkia sito
Turkia sito, masklo
Turkia sito, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. kruperi
Sitta kruperi
(Pelzeln, 1863)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

 
Ilustraĵo fare de John Gerrard Keulemans

Ĝi estas nemigranta birdo. Ĝi loĝas en Turkio (laŭ marbordo, en centro de la Anatolia plato ne loĝas), Rusio kaj Kartvelio (sur okcidenta Kaukazo). En Eŭropo estas sur insulo Lesbo malgranda populacio (ekde 50 – ĝis 200 paroj). Specio vivas kutime en supermara alteco 1.200 m, 1.700 m, sed troviĝas en 2.400 m. s. m. Sur Lesbo la birdo vivas ĉirkaŭ en 200 m. s. m. Ĝi vivas en pinarbaroj (malgrandazia pino), je Kaŭkazo en piceaj, abiaj, cedraj ankaŭ juniperaj arbaroj inter 1.000 m. s. m. kaj 2.000 m. s. m.

Nutrado redakti

Ĝi manĝas insektojn, semojn. Flugkaptanta.

Vivmaniero redakti

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj. Dum vintro kun aliaj birdoj kreas „vintrajn birdarojn“ simile, kiel eŭropa sito kun paruedoj.

Nestado redakti

 
ovoj de Sitta krueperi - Muzeo de Tuluzo

Ĝi estas teritoriema birdo kaj nestumas simile kiel aliaj sitoj en kavoj de trunkoj. Sed malsame de ili, ĝi povas ĉizi nestkavon en mola (putrita) ligno. Argilo ne estas uzata per ĝi por malgrandigi enflutruon. Ino demetas de 5 ĝis 7 ovojn.

Aspekto redakti

 
Akvarelo de plenkreskulo

Estas iomete malgranda ol Eŭropa sito. (Grandeco kiel Kabila sito, pli granda ol Korsika). Ĝi estas grizblua supre kaj sube blankeca kun ruĝeca brusto, malkutima inter sitoj. Ĝi havas nigran fruntan duonkronon sur la kapo (malsame kiel Korsika sito) tre markitan disde la resto de la kapo kaj nigran traokulstrieton ne tiom markitan kiel ĉe aliaj sitoj. Inter ili super okulo estas blanka pli larĝa supraokula strio. Sub vosto ĝi havas du-koloraĵon kaj je la fino de vosto blankajn vost-punktojn. Ino estas simile kolorigita kiel virbirdo, sed ne tiom kolora.

Voĉo redakti

Ĝia voĉo konsistas el trinotaj partoj kaj ankaŭ partoj de du alternaj tonoj.

Rilatoj redakti

Tiu palearktisa specio estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn stripetojn) sitedoj - S. ledanti, S. whiteheadi, S. canadensis, S. vilosa kaj S. junanensis.

Stato de endanĝero redakti

En Turkio konstruado de turistaj centroj laŭ marbordo detruas ĝian vivmedion simile kiel ĉe aliaj specioj ĉirkaŭ Mediteraneo.

Libroj redakti