La Turkiskolombo (Columba bollii) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu estas endemia en la insularo Kanarioj kaj nome en la insuloj Tenerife, La Palma, El Hierro kaj La Gomera. Oni observis disajn ekzemplerojn en la insulo Gran Canaria en 2016, kie oni observis ilin antaŭe nur fine de la 19a jarcento.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turkiskolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Turkiskolombo 'Columba bollii'
Frederick DuCane Godman 1872
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas rara loĝanto kaj reproduktanto en la montaro de laŭroj. La Turkiskolombo konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas unu blankan ovon.

Ĝi estas 37-40 cm longa kaj aspektas tre malhela palumbo, kio nomigas la specion kiel Turkiskolombo, tio estas malhelblugriza. Ĝi estas vere ĝenerale malhelgriza krom la rozkoloreca brusto. Ĝi malhavas blankajn markojn, malkiel proksima parenco Palumbo, kio kune kun la pli malhela plumaro diferencigas ĝin el aliaj specioj. Ĝi malhavas ankaŭ brunan plumareron kaj la malhelaj strioj de la griza vosto diferencigas ĝin el la alia endemisma kolombo de la insularo Kanarioj, nome la Laŭrkolombo.

La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado.

La voĉo estas akra kverado.

Tiu birdospecio ricevas la sciencan nomon laŭ la germana naturalisto Carl Bolle, kiu unue diferencigis ĝin disde la Laŭrkolombo.

Referencoj redakti

  1. Kelkaj aŭtoroj, en Ardeola, 63: 21, citita en Aves de España, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 18.