Turkoj kaj Kajkoj (angle Turks and Caicos Islands) estas insuloj en la Kariba Maro, do en la geografia regiono Karibio, kies teritorio dependas de Britio,

Turkoj kaj Kajkoj
FlagoBlazono
Britaj transmaraj teritoriojadministra teritoria unuo [+]

ĈefurboKokburno
- koordinatoj22° N, 72° U (mapo)21.78-71.8Koordinatoj: 22° N, 72° U (mapo) [+]
Plej alta punktoBlue Hills [+]
Areo417 km² (41 700 ha) [+]

Loĝantaro44 542 [+] (2020)
Denseco106,82 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1973
ĈefuloWashington Misick

HorzonoUTC-04:00, UTC-05:00, orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Telefona antaŭkodo+1 (649) vidu NANP
ISO 3166TC

Turkoj kaj Kajkoj (Tero)
Turkoj kaj Kajkoj (Tero)

Turkoj kaj Kajkoj (Turkoj kaj Kajkoj)
Turkoj kaj Kajkoj (Turkoj kaj Kajkoj)
DEC
Turkoj kaj Kajkoj
Turkoj kaj Kajkoj

Map
Turkoj kaj Kajkoj

Vikimedia Komunejo:  Turks and Caicos Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]


AkvejoAtlantika oceano

Koordinatoj21° 46′ 48″ N, 71° 48′ 0″ U (mapo)21.78-71.8
Plej alta punktoBlue Hills [+]
Areo417 km² (41 700 ha) [+]
Loĝantaro44 542 [+] (2020)
HorzonoUTC-04:00, UTC-05:00, orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]

Map
Turkoj kaj Kajkoj

Vikimedia Komunejo:  Turks and Caicos Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo

La insuloj havas la surfacon de 430 kv.km kaj ĉirkaŭ 26.000 loĝantojn. La administra centro estas Cockburn Town, en Grand-Turko, la oficiala lingvo estas la angla.

La insuloj Turkoj kaj Kajkoj estas transmara teritorio dependa de Britio kaj ili situas norde de la insulo Haitio, en la Kariba Maro. Ili estis administrataj de Jamajko ĝis 1962, sed kiam ĉi tiu lando sendependiĝis, la insuloj pasis al subrego de la Guberniestro Ĝenerala de Bahamoj. Kiam Bahamoj sendependiĝis en la jaro 1973, Turkoj kaj Kajkoj iĝis aparta teritorio. Kvankam Britio donis al ili la eblon sendependiĝi en 1982, la insularo preferis esti plu regata kiel dependaĵo de Britio.

Ekde la 16-a de decembro 2002 la insulara Guberniestro (asignita de la brita reĝino) estas Richard Tauwhare, kiu agas kiel ŝtatestro kaj kontrolas la agojn de la Leĝa Konsilio, el 19 anoj (el kiuj nur 13 estas elektebraj), en la landa ĉefurbo Cockburn Town. La registarestro, nuntempe Michael Miscik, estas elektebla. La ekonomio de la insularo dependas de la turismo, la fiŝkaptado kaj la sentributaj alilandaj investoj. En Turkoj kaj Kajkoj loĝas 26.288 homoj, 90% el kiuj estas negroj kaj 86% estas protestantaj. La landa valuto estas la usona dolaro kaj ekde la 2-a de julio 1991 la insularo estas asociiĝinta membro de la Karibia Komunumo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti