Turku

komunumo en Finnlando

Turku, esperante ankaŭ Turkuo, svede Åbo, estas urbo en sudokcidenta Finnlando, ĉefurbo de la provinco Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland, ankaŭ tradukebla Vera aŭ Pra-Finnlando).

Turku — Åbo

Blazono de Turku

Situo de Turku
Blazono Situo
urbego • komunumo • havenurbo
www.turku.fi
Provinco Origina Finnlando
Fondita 1229 (tradicia konjekto)
Areo 245,7 km²
Loĝantaro 178 630
Finnlingvaj 86,7%
Svedlingvaj 5,3%
Fotomontaĵo
Administrado
Poŝtkodo 20000–20960
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 187 604  (2016) [+]
Loĝdenso 753 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 27′ N, 22° 16′ O (mapo)60.45166666666722.27 [+]
Alto 0 m [+]
Areo 249,1 km² (24 910 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Turku (Finnlando)
Turku (Finnlando)
DEC
Turku
Turku
Situo de Turku

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Turku [+]
vdr

La ĉefepiskopsidejo de Finnlando estas ankaŭ en Turku. Male al, ekzemple, la universitato, ĝi ne estis translokigita al Helsinko, la nova ĉefurbo en la 19-a jarcento.

Turku, same ol ekzemple Jyväskylä, estas unu de la duonurbestraj urboj de Finnlando: la urbestro havas grandan lokpolitikan forton, sed ekzistas ankaŭ urbregistaro, kiu havas severan prezidanton kaj bezonas fidon de la urbkonsilio.

Priskribo redakti

Neniu fondodato estas konata, sed la urbo naskiĝis dum la 13-a jarcento, kiam komenciĝis konstruado de la katedralo kaj la kastelo. Turku/Åbo estas do la plej malnova urbo en Finnlando. Ĝi estis longe la komerca kaj administra centro de la lando. Post kiam Helsinki iĝis ĉefurbo en 1812, ĝis la 1840-jaroj Turku ankoraŭ restis la plej granda urbo. La ĉefepiskopo de la Finnlanda Eklezio (luterana) plu havas sian sidejon en Turku, kaj la katedralon oni konsideras la nacia sanktejo de la lando.

Fine de 2011, Turku havis 178 630 loĝantojn kaj estas la kvine plej granda urbo en Finnlando. Kune kun la najbaraj komunumoj, la loĝantaro de la urba regiono estas pli ol 300 000. La urbo estas oficiale dulingva, Finna kaj Sveda. Svedlingvuloj konsistigas ĉirkaŭ 5 % de la loĝantaro en la urbo mem, kaj la suda insularo de la provinco estas ĉefe svedlingva.

Paattinen estas eksa komunumo kiu estis ligita al Turku en 1973.

Dum sia historio, Turku estis grava kultura kaj scienca centro. La unua universitato en la urbo estis la Reĝa Akademio de Turku, fondita en 1640. Ĝi estis translokita en 1828 al la nova ĉefurbo Helsinki, kaj ĝi plu funkcias kiel la Universitato de Helsinki. La nunaj universitatoj de la urbo estas la finnalingva Universitato de Turku (Turun yliopisto, fondita en 1920), la svedlingva Åbo Akademi (fondita en 1918) kaj la Universitato de Aplikaj Sciencoj (1992).

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj en Turku estas ŝipkonstrua, medicina kaj nutraĵprodukta industrioj, loĝistiko kaj eksterlanda komerco.

Loĝantaro redakti

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 22.967 52,9 % 41,4 % 5,7 %
1900 31.658 70,1 % 27,4 % 2,5 %
1920 45.408 79,3 % 19,5 % 1,2 %
1930 55.171 78,5 % 20,6 % 0,8 %
1950 101.824 89,6 % 10,1 % 0,3 %
1960 123.285 92,0 % 7,7 % 0,3 %
1970 155.069 94,0 % 5,8 % 0,2 %
1980 163.680 94,6 % 5,2 % 0,2 %
1990 159.180 94,1 % 5,1 % 0,8 %
2000 172.561 90,7 % 5,2 % 4,1 %
2005 174.868 89,1 % 5,2 % 5,6 %

Historio redakti

Sur la loko de Turku/Åbo certe ekzistis vilaĝo jam frue (la nomo Turku devenas de pravorto, kiu signifis komercejo). La aĝon de la urbo oni ofte kalkulas ekde la jaro 1229, kiam letero de papo Gregorio la 9-a mencias episkopan sidejon, kiu estis tiam translokata al Koroinen, ĉe la rivero kilometro supre de la nuna urbocentro de Turku. En Koroinen estas ruinoj de la tiama preĝejo-episkopejo, sed reala urbo tiam apenaŭ ekzistis, arkeologiajn restaĵojn el tiutempaj urbaj kontruaĵoj oni ne trovis. La plej antikaj trovitaj restaĵoj de urba formo estas el komenco de la 14-a jarcento el proksimeco de la nuna katedralo. Samtempe la katedralo ekiĝis konstruata en la nunan lokon, do la pli reala naskiĝjaro de la urbo devus esti konsiderata proksimume 1300. Certa historia mencio pri ekzisto de urbo Turku estas el jaro 1309.

Malkiel oni ofte asertas, Turku neniam estis membro de la mezepoka komerca ligo Hanso, sed la hansa-ligaj komercistoj estis multnombraj vizitantoj kaj loĝantoj de Turku. En la 14-a jarcento plejparto el la burĝoj loĝantaj en Turku estis germanaj, kio estas indiko de la forta germana-hansa influo.

Institucioj redakti

Partneraj urboj redakti

Ankaŭ: