Turnoplilongigita triangula prisma kahelaro

En geometrio, la turnoplilongigita triangula prisma kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco.

Turnoplilongigita triangula prisma kahelaro
Bildo
Bildo
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Simbolo de Schläfli {3,6}:ge x {∞}
Edroj Trianguloj {3}, kvadratoj {4}
Ĉeloj Kuboj (4.4.4)
triangulaj prismoj (3.4.4)
Geometria simetria grupo [4,3,4]
Propraĵoj Vertico-transitiva
vdr

Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

Ĝi povas esti konstruita surbaze de la triangula prisma kahelaro. La triangula prisma kahelaro havas tri familiojn de paralelaj ebenoj, ĉiu familio disdividas la kahelaron je tavoloj je unu ĉelo dikaj, kaj la edroj en la ebenoj apartigantaj ĉi tiuj tavoloj formas regulajn kvadratajn kahelarojn (ekzistas ankaŭ la kvara familio, sed tie edroj formas triangulajn kahelarojn). La turnita triangula prisma kahelaro povas esti konstruita per turno de la alternaj tavoloj je 90 gradoj, kaj enigo inter ili de aldonaj tavoloj de kuboj.

Ĝi estas simila al la plilongigita triangula prisma kahelaro kiu havas la triangulaj prismoj kun en la sama orientiĝo, do estas konstruita simile per aldonaj de tavoloj de kuboj sen turno de tavoloj de prismoj.

Vidu ankaŭ redakti