Turo Ŝparkaso Madrido

La Turo Ŝparkaso Madrido (hispane Torre Caja Madrid, antaŭe konata kiel Torre Repsol) estas nubskrapulo de Madrido (Hispanio), kiu troviĝas, kune kun aliaj tri, en la komplekso Kvar Turoj Negoc-Areo (CTBA), en la distrikto Fuencarral-El Pardo. Ĝi estas proprietaĵo de Ŝparkaso Madrido, kaj kun 250 metroj alte, ĝi estas la plej alta nubskrapulo de Hispanio kaj la kvina de Eŭropo. Ĝi estis fine inaŭgurita meze de la jaro 2009.

Turo Ŝparkaso Madrido
nubskrapulo
Bazaj datoj
Konstrustilo altteknologia arkitekturo vd
Arkitekto Norman Foster vd
Estiĝo 2008
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situanta sur Avenuo de la Kastilia
Situo
Geografia situo 40° 28′ 32″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)40.475555555556-3.6877777777778Koordinatoj: 40° 28′ 32″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)
Turo Ŝparkaso Madrido (Madrido)
Turo Ŝparkaso Madrido (Madrido)
DEC
Turo Ŝparkaso Madrido
Turo Ŝparkaso Madrido
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Turo Ŝparkaso Madrido
Map
Turo Ŝparkaso Madrido
Parto de Kvar Turoj Negoc-Areo vd
Posedata de Amancio Ortega vd
vdr
Turo Ŝparkaso Madrido

La Turo Ŝparkaso Madrido entute havas 45 etaĝojn, la plej malalta el ili havas 13,85 metrojn alte. La strukturo el ŝtalo de la konstruaĵo pezas 11.000 tunojn, la fasado estos kovrita ĉefe de vitro en la oficejoj kaj platoj el rustimuna ŝtalo en la baso de la betono. La etaĝo estas rektangula. La ĉefa arkitekto estas Norman Foster, en kunlaborado kun aliaj arkitektoj.

La respondeculo pri la konstruprojekto estas Jose Ramón Burgos Morcillo. La projekto estas sufiĉe moderna je la nivelo de la aliaj famaj nubskrapuloj de Usono kaj aliaj landoj.