Turtmann-Glaĉero (germane Turtmanngletscher) estas glaĉero en la Valezaj Alpoj en sudokcidenta Svislando. Ĝi havas longecon de 5,3 km, averaĝa larĝecon de 1,5 km kaj surfacon de proksimume 7,5 km².

Turtmann-Glaĉero
Turtmann-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 619814 / 108508 (mapo)46.1277777777787.695Koordinatoj: 46° 8′ N, 7° 42′ O; CH1903: 619814 / 108508 (mapo)
Turtmann-Glaĉero (Svislando)
Turtmann-Glaĉero (Svislando)
DEC
Turtmann-Glaĉero
Turtmann-Glaĉero
Map
Turtmann-Glaĉero
Estiĝloko Bishorn
Longeco 5,3 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 7,5 km²
Glacikvanto 1,2 km³
Elfluanto(j) TurtmännaRodano
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Turtmann-Glaĉero havas sian originon ĉe la nordokcidenta flanko de la Bishorn je proksimume 4150 m s. m. Unue la glaĉero fluas nordookcidenten. Ĝi estas disigita de la Brunegg-Glaĉero per la kresto de Stierberg (3507 m. s. m.) kaj ĝian nordan flankon formas la montoj Diablons (3592 m s. m.). En la malsupra parto la glaĉero havas ankoraŭ larĝecon de 600 m. Parto de Brunegg-Glaĉero tie alfluas al Turtmann-Glaĉero. La glaĉerlango finiĝas nuntempe je proksimume 2240 m m. m. Ĝia elfluanto estas la rivero Turtmänna kiu alfluas tra la Turtmann-Valo Rodanon.

Historio redakti

Dum ĝia kulminero dum la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento la Turtmann-Glaĉero atingis ankoraŭ 1 km pli profunden en la valon kaj havis ankaŭ etan flanklangon tra la pasejo Col de Tracuit al la akvokolekta regiono de la Valo de Anniviers supre de Zinal. Inter la jaroj 1980 kaj 2000 Trutmann-Glaĉero estis unu el malmultaj svisaj glaĉeroj, kiuj kreskis. Ek de 2001 ĝi tamen rapide retiriĝas.

Altmontarturismo redakti

Je alteco de 3256 m s. m. ĉe la okcidenta glaĉerbordo ĉe la kresto je la flanko de la Valo de Annivers troviĝas la Tracuit-Kabano, kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por la grimpado de Bishorn kaj de Weisshorn (monto).

Eksteraj ligiloj redakti