Tuso (Irano)

urbo en Irano
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Irano. Por informoj pri spasma brua elspiro, vidu la artikolon tuso.

Tuso (perse: توس [Tūs] aŭ طوس [Ṭūs]) estas malnova urbo en la nordoriento de Irano, en la provinco centra Ĥorasano (Rezaa Ĥorasano). La urbo ekzistas jam de pli ol du jarmiloj; la antikvaj Grekoj nomis ĝin Σούσια [susja].

Tuso · توس
urbo de Irano • kultura havaĵo
Administrado
Lando  Irano
Provinco Rezaa Ĥorasano
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 29′ N, 59° 31′ O (mapo)36.48613888888959.517555555556Koordinatoj: 36° 29′ N, 59° 31′ O (mapo) [+]
Alto 1 002 m [+]
Horzono UTC+03:30
Tuso · توس (Irano)
Tuso · توس (Irano)
DEC
Tuso · توس
Tuso · توس
Situo de Tuso · توس

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tus, Iran [+]
vdr
Kupolo Harunije en Tuso, laŭ iuj ĝi enhavas la tombon de Algazelo

Aleksandro la Granda konkeris la urbon en −330. Dum la konkerado fare de Ĝingis-Ĥano (1220–1259) la urbo estis grandparte detruita.

La eble plej fama ano de la urbo estis la poeto Abol-Gasem Ferdousio, kiu verkis la persan ĉefverkon Ŝahnameo. Lia tombodomo, konstruita en 1934 okaze de la mila datreveno de lia morto, dominas la urbon.

Alia fama urbano estis la islama juristo kaj verkisto Algazelo.

Trafiko redakti

La urbo situas 25 km nord-okcidente de Maŝhado, finpunkto de la nacia vojo 2 (venanta de sud-oriento); la aŭtovojo ĉirkaŭiranta Maŝhadon preterpasas Tuson je distanco de 1 km, sed ne estas proksima elirejo. La plej proksima flughaveno estas la internacia flughaveno Maŝhado (ankaŭ flughaveno Ŝahid Haŝemi Neĝad; IATA-kodo: MHD, ICAO-kodo: OIMM). Maŝhado estas ankaŭ fervoja finstacio.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo] (perse