Tutmonda Ĉefurbo de la Libro

La Tutmonda Ĉefurbo de la Libro estas ĉiujara titolo kiun Unesko donas al iu urbo kiel agnosko pro la kvalito de ĝiaj programoj por instigi la disvastigon de libroj, legadon kaj eldonejan industrion. Ĉi tiu agnosko estis kreita en 1996 kaj estis ekdonita en 2001.

Tutmonda Ĉefurbo de la Libro
perioda evento
Komenco 2001 vd
vdr
Omaĝo al la inventado de la presilo en Berlino, Germanio.

Ĉi tiu titolo establiĝis ekde la 23-a de aprilo de ĉiu jaro ĝis la 22-a de aprilo de la tuja sekva (Monda Tago de la Libro).

En la elektoprocezo partoprenas ene de la komitato: la Internacian Unuiĝon de Eldonistoj ( UIE - IPA ), la Internacian Federacion de Asocioj de Bibliotekistoj ( IFLA ) kaj la Internacian Federacion de Librovendistoj ( IBF ) (es) [1].

La precipaj kriterioj uzataj por tiu elekto estas:

  • La municipa, nacia kaj internacia influo de la programo.
  • Kvanto kaj kvalito de la sporadaj aŭ plentempaj organizitaj aranĝoj, respektante entute la diversajn verkistojn fare de la kandidatiĝinta urbo en kunlaboro kun profesiaj organizoj, naciaj kaj internaciaj, kiuj reprezentu aŭtorojn, eldonistojn, librovendistojn kaj bibliotekistojn.
  • Kvanto kaj kvalito de ajna alia grava projekto kies celo estu la instigo kaj disvastigo de libroj kaj legado.
  • Konsenti kun la principoj je liberoj de esprimo, publikigado kaj disvastigado de informoj, menciitaj en la konstituiga Akto de la Unesko samkiel en la artikoloj 19 kaj 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj en la Interkonsento pri la Importado de edukcelaj, sciencaj aŭ kulturaj varoj (Interkonsento de Florenco).

Urboj kiuj ricevis tiun titolon redakti

La sekvaj urboj estis elektitaj Tutmondaj Ĉefurboj de la Libro:

Jaro Urbo Lando
2001 Madrido   Hispanio
2002 Aleksandrio   Egiptio
2003 Nov-Delhio   Barato
2004 Antverpeno   Belgio
2005 Montrealo   Kanado
2006 Torino   Italio
2007 Bogoto   Kolombio
2008 Amsterdamo   Nederlando
2009 Bejruto   Libano
2010 Ljubljano   Slovenio
2011 Bonaero   Argentino
2012 Erevano   Armenio
2013 Bangkoko   Tajlando
2014 Port Harcourt   Niĝerio
2015 Inĉono   Sud-Koreio
2016 Vroclavo   Pollando
2017 Konakrio   Gvineo
2018 Ateno   Grekio
2019 Ŝarjo   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
2020 Kuala-Lumpuro   Malajzio
2021 Tbiliso   Kartvelio
2022 Gvadalaharo   Meksiko

Referencoj redakti

  1. UNESCO World Book Capital (angle) (2013-07-25). Alirita 2022-03-30.