Tutmonda uzado de la interreto

Listartikolo en Vikipedio

Kelkaj laŭnombraj informoj pri la interretuzantoj, laŭ lingvoj, regionoj k.s.

Uzado de la interreto laŭprocente (2007)
Tutmonda uzado de la interreto ĉ. 2002-3 (Nombroj de CIA)

Suma nombro de retuzantoj redakti

 
Interreto-uzantoj laŭ lingvoj, procente (majo 2011)

Fine de decembro 2007 tutmonde proksimume 1.319.872.109 homoj uzis la interreton[1]. Ĝis la fino de majo 2011 tiu nombro kreskis al 2 099 926 965 homoj[2].

Lingvoj en la interreto laŭ nombro de uzantoj redakti

La plej ofte uzata lingvo en la interreto estas la angla. Kvankam la suma kvanto de anglalingvaj denaskuloj estas nur iom super 300 milionoj, la angla lingvo estas parolata kiel dua lingvo de almenaŭ 200 milionoj da homoj en la tuta mondo. Multaj el ili kontribuas al la interreto en sia propra lingvo kaj en la angla (kaj eble en aliaj lingvoj).

La ĉina estas tutmonde la plej multe parolata lingvo kaj intertempe la dua lingvo en la interreto; en majo 2011 la ĉina estis la lingvo de 24,2 % de la interretumantoj, la angla de 26,8%[2]. La kresko de la nombro de ĉinaj retumantoj estas alta; pro la rapida evoluo eble la ĉina tiurilate preteriros la anglan jam en 2013. Oni supozas, ke tio multe influos la interreton en la proksima estonteco.

En la ĉi-suba tabelo mankas la hindia, la plej vaste parolata lingvo de Hindujo (Barato), la dua plej loĝata lando de la mondo. Tion kaŭzas la prefero por la angla ĉe la plimulto de la tieaj uzantoj kun interreta konekto. La hindia enreta loĝantaro kreskas rapide; ankaŭ pri tio oni supozas, ke tio grave influos la interreton estontece.

La informoj en la ĉi-suba tabelo estas takso de la tutmonda uzantaro de la interreto por septembro 2004[3].

Rango Lingvo Uzantoj (milionoj) Uzantoj (procente) Suma loĝantaro (milionoj) Malneta Enlanda Produkto (miliardoj) Procentaĵo de la tutmonda ekonomio Malneta produkto (laŭpersone)
1 Angla 295.4 35.2% 508
2 Ĉina 110.0 13.7% 874 $6,328 13% $7,200
3 Hispana 86.0 12% 410 $2,500 8.9% $7,100
4 Japana 67.1 8.4% 125 $3,400 8% $27,200
5 Germana 55.3 6.9% 101 $2,679 5.8% $26,800
6 Franca 33.9 4.2% 100 $1,517 4.2% $19,700
7 Korea 31.3 3.9% 78 $887 2% $11,400
8 Itala 30.4 3.3% 62 $1,251 3.6% $20,100
9 Portugala 29.4 3.3% 176 $1,487 3.6% $8,400
10 Rusa 22 2.7% 167 $822 1.8% $4,900
11 Malaja 14.2 1.8% 229 $258 2%
12 Nederlanda 14.0 1.7% 20 $575 $28,500
13 Araba 13.5 1.7% 300 $678 1.6% $4,200
14 Pola 9.6 1.2% 44 $359 $8,100
15 Sveda 7.7 9 $237 $26,300
16 Taja 4.9 46 $406 $8,800
17 Turka 6.8 67.4 $431 $6,400
18 Vjetnama 5.8 84
19 Persa 4.6 64 $84
20 Rumana 4.4 26 $108 $4,200
21 Ĉeĥa 3.8 12 $121 $10,000
22 Hebrea 3.8 5.2 $132 $21,000
23 Dana 2.9 5.4 $171 $31,700
24 Finna 2.8 6 $142 $23,600
25 Hungara 2.5 10 $96 $9,600
26 Greka 2.4 12 $189 $15,800
27 Kataluna 2.4 6.6
28 Norvega 2.1 5 $136 $27,200
29 Slovaka 1.8 5.6 $47 $8,700
31 Ukraina 0.9 47 $115 $2,300
32 Panĝaba 0.8 38
33 Slovena 0.8 2 $22.90 $10,900
34 Islanda 0.2 0.3 $6 $23,500
Mondo sume 801.4 6460 $41,400

Lingvoj en la interreto laŭ vortkvanto sur retpaĝoj redakti

Grefenstette kaj Nioche faris en la jaro 2000 studon pri la kvanto de teksto en unuopaj lingvoj atingebla per serĉiloj[4]. Laŭ la studo Esperanto havis la rangon 27 inter la latinliteraj lingvoj; supozeble tio signifas (por la jaro 2000) proksimume la rangon 40 por Esperanto inter ĉiuj lingvoj, sendepende de la skribo.

De la plej abonita YouTube-kanaloj (250 kanaloj), 66% da enhavo estas Angle, 15% Hispane, 7% Portugale, 5% Hindie, 2% da enhavo estas en la Korea lingvo, dum aliaj lingvoj havas 5% da enhavo[5].

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti