Tuvala lingvo

Polinezia lingvo parolata en Tuvalo

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = tvl

La tuvala lingvo estas orient-malajopolinezia lingvo parolata en Tuvalo. Ĝi estas pli-malpli rilata al aliaj polineziaj lingvoj, kiel la havaja la maoria, la tahitia aŭ la tongana, kaj pli rilata al la lingvoj parolataj en la plej nordaj lokoj de centra Melanezio. La tuvala havigis al si multajn trajtojn de la samoa lingvo, kiun uzis la kristanaj misiistoj fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a. En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 13.000 tuvala-parolantoj, preskaŭ ĉiuj en Tuvalo, tamen ankaŭ estas malgrandaj migrintaj komunumoj en Nov-Zelando, Fiĝioj, Nauro kaj Kiribato.

Historio redakti

La tuvalan oni parolas de jam pli ol 2.000 jaroj. Ĝi estas oficiala, kune de la angla, nur en la oceania ŝtato Tuvalo.

Gramatiko redakti

La sonaro de la tuvala lingvo konsistas el kvin vokaloj (i, e, a, o, u) kaj nur 10 aŭ 11 konsonantoj (p, t, k, m, n, ng, f, v, s, h, l), depende de la dialekto. Vokaloj povas esti kaj longaj kaj mallongaj. Estas kvar eblaj artikoloj: la difina singulara artikolo te, la nedifinaj singularaj sehe (depende de la dialekto), neekzistanta difina plurala artikolo kaj la nedifina plurala neni (depende de la dialekto). La verbo povas situiĝi komence aŭ meze de frazo kaj la ordo de subjekto, rekta objekto kaj nerekta objekto estas relative libere elektebla. La adjektivo ĝenerale aperas post la nomo, kaj la posedanto post la posedaĵo.

Dialektoj redakti

La tuvala disdividiĝas en du grupojn da dialektoj:

Ĉiuj parolantoj interkomprenas sin reciproke kaj la malsamaj trajtoj ĉefe temas pri fonologio, morfologio kaj vortoprovizo. La dialektoj de Funafutio kaj Vaitupu (kiuj estas tre intersimilaj) estas la efektiva ŝtatlingvo, kvankam la parolantoj de la norda dialekto ofte uzas sian proprajn trajtojn en publikaj situacioj ekstere de siaj komunumoj. La tuvaloj de la insulo Nui parolas gilbertan dialekton, kiu estas mikronezia lingvo ankaŭ tre rilata al la tuvala.

Literaturo redakti

La Biblion oni tradukis en la tuvalan en la jaro 1987. Aparte, malmultaj libroj estis eldonitaj en la tuvala. Estas ŝtata ĵurnalo, nome Sikuleo o Tuvalo, kaj ankaŭ radio en la tuvala lingvo.

Ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Niko Besnier, 1995, Literacy, Emotion, and Authority: Reading and Writing on a Polynesian Atoll, Cambridge University Press
  • Niko Besnier, 2000, Tuvaluan: a Polynesian language of the Central Pacific, Routledge