Tvarka ir teisingumas

partio en Litovio

La partio Tvarka ir teisingumas (liberalai demokratai) - mallonge TT, en Esperanto: "Ordo kaj justeco (liberaldemokratoj)" - estas politika partio en Litovio. Ĝi fondiĝis dum marto 2002 sub la nomo Liberalų demokratų partija (LDP, "Liberaldemokrata partio"). Dum majo 2006 kadre de la kvina partia konferenco la nomo ŝanĝiĝis al Tvarka ir teisingumas, post kiam jam dum la parlamentaj balotoj en Litovio 2004 sub gvido de la partio LDP kandidatiĝis balota listo sub la nomo Rolando Pakso koalicija "Už tvarką ir teisingumą" (koalicio de Rolandas Paksas "Por ordo kaj justeco").

Tvarka ir teisingumas
partio
Komenco 9-a de marto 2002 vd
Fino 6-a de junio 2020 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Vilno
Ideologio

nacia konservativismo • dekstra popolismo • Eŭroposkeptikismo

Ĉefestro(j) Rolandas Paksas vd
Membro de Alianco por Rekta Demokratio en Eŭropo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rolandas Paksas dum arta aviado

La partio mem difinas sin kiel konervative liberala. En sia partia programo ĝi propagandas principojn de merkata ekonomio, substrekas la respondecon de la individuo kaj malkonsentas pri ŝtataj influoj en la nacian ekonomion. Laŭ politikaj valoro ĝi konsiderendas konservativa. En la realeco ĝi laŭ kritikaj observantoj je granda parto estas ilo por la politikaj ambicioj de la partia prezidanto Rolandas Paksas, kiu post la sendependiĝo de Litovio de 1990 dufoje estis ministroprezidanto kaj por tre mallonga tempo ŝtata prezidento de la lando. La partio estis kreaĵo de li kaj je alta grado dependas de la populareco de la politikisto. Inter siaj subtenantoj inter la balotantoj Rolandas Paksas unuavice nombras la malgajnintojn de la ekonomiaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj, tiel ke en la balota programo ankaŭ sociaj postuloj similaj al tiuj de maldekstraj politikistoj ludas rolon. Ĉefe tamen la partio prezentas sin kiel luktanto kontraŭ la establiĝintaj politikaj funkciuloj de la lando kaj kiel luktanto kontraŭ korupto, tial la ŝanĝo de la partia nomo - la memprezenton ne ĝenas, ke la kialo por la tiom mallonga oficperiodo de Rolandas Paksas kiel prezidento de Litovio estis ĝuste implikiĝoj pri korupto.

Dum la balotoj de oktobro 2004 la partio komune kun la partnera partio Už teisingą Lietuvą ("Por justa Litovio") en koalicio gajnis 11 procentojn de la voĉoj kaj 11 parlamentajn seĝojn. Post multnombraj aliĝoj de parlamentanoj al la partio kaj malaliĝoj el ĝi, fine de la oficperiodo ankoraŭ la nombro de 11 parlamentanoj apartenis al la politika grupiĝo. Dum la parlamenta baloto en Litovio 2008 la partio iĝis la tria plej forta grupiĝo kaj atingis preskaŭ 13 procentojn de la voĉoj.

En la Eŭropa Parlamento la partio reprezentiĝas per unu parlamentanto en la dekstrema frakcio Alianco por Eŭropo de Nacioj.

Eksteraj ligiloj redakti