Tyrone Brown (1973- ) estas usona nigrulo, kiu plenumis pli ol 17 jarojn en prizono pro rabo de du dolaroj kaj konsumado de marihuano. Li estis punita en 1990 je ĝismorta prizono. Li ricevis en 2007 kondiĉan liberecon danke al teksasa guberniestro Rick Perry. Li liberiĝis el la prizono la 16-an de marto 2007.

Tyrone Brown
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1973 (1973-01-01) (51-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
vdr

Komence, li estis punita je 10 jaroj, sed dum la aresto, oni trovis spurojn de drogo en la sango. Tiel la juĝisto Keith Dean ŝanĝis la decidon al ĝismorta prizono.

La publikan konsterniĝon kaŭzis la afero, post kiam usona televida serio 20/20 prezentis la aferon en 2006. Aldone aperis serio de artikoloj pri li en 2006 en la Dallas Morning News. Post tio okazis la pardonado de Brown komence de 2007.

La programo 20/20 kontrastis la aferon al juĝado de blankulo, John Alexander Wood - same de juĝisto Dean -, kiu mortpafis viran prostituiton kaj konsumis kokainon, kaj kiu neglektis regulojn de la provizora libereco. Dean juĝis la blankulon je trudkuracado. Wood kompletigis sian punadon en majo de 2006, post 17 jaroj, ne lasante iun ajn rimarkon pri tio sur sia dataro.

Juĝisto Dean ne estis reelektita al juĝisto en 2006.

Referencoj redakti

News of the Weird 2007-02-18[rompita ligilo]