Uĉansuo (akvofalo)

Uĉansuo (ruse Учан-Су, ukraine Учан-Су, krime-tatare Uçan Suv) estas akvofalo en Krimeo (Ukrainio) sur la samnoma rivero. La akvofalo altas 98 metrojn kaj estas la plej alta akvofalo de Ukrainio.

Akvofalo Uĉansuo
Uĉansuo
akvofalo
Lando Ukrainio
Rivero Uĉansuo
Montaro Krimea montaro
Parto de lando Krimeo
Alteco 98 m
Alto super la marnivelo 390 m
Geografia situo 44° 29′ 33″ N, 34° 5′ 32″ O (mapo)44.492534.092222222222Koordinatoj: 44° 29′ 33″ N, 34° 5′ 32″ O (mapo)
Akvofalo Uĉansuo (Ukrainio)
Akvofalo Uĉansuo (Ukrainio)
DEC
Akvofalo Uĉansuo
Akvofalo Uĉansuo
Situo de Akvofalo Uĉansuo
Map
Uĉansuo
Kvanto de ŝtupoj 2
Akvokvanto 0,05 m³/s
Speciala protektado apartenas al la teritorio de la Jalta naturrezervejo
vdr
Tiu ĉi artikolo temas pri akvofalo. Ekzistas ankaŭ la artikolo pri la samnoma rivero.

La nomo de la akvofalo venas de la krime-tatara lingvo kaj signifas laŭvorte "fluganta akvo" (uçan - "fluganta", suv - "akvo"). Oni konas ankaŭ aliajn nomojn de la akvofalo: Kremasto-Nero (helene Κρεμαστόν νερόν - "Pendanta akvo") kaj Akar-Su (krime-tatare Aqar Suv - "fluanta akvo").

La akvofalo troviĝas sur la alto de ĉirkaŭ 390 metroj super la marnivelo en la montar-arbara regiono kelkajn kilometrojn for de Jalto, proksimume 800 metrojn for de la aŭtoŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo. La akvofalo havas du etaĝojn. Sur la unua etaĝo estas konstruita negranda konstruaĵo kun skulptaĵo de aglo - en la konstruaĵo komenciĝas la akvokondukilo, kiu parte direktas akvon al la Mogabia akvorezervujo. La jar-averaĝa kvanto de la akvo, pasanta tra la akvofalo, estas ĉirkaŭ 50 litroj en sekundo.

Plej imprese la akvofalo aspektas post pluvegoj aŭ printempe dum la degelo de neĝo sur la altebenaĵoj. Somere ĝi preskaŭ sekiĝas; en tre malvarmaj vintroj ĝi foje glaciiĝas.

En la jaro 1947 la akvofalo estis deklarita kiel protektata. Ekde 1973 ĝi apartenas al la teritorio de la Jalta mont-arbara naturrezervejo.

Kiel atingi redakti

Oni povas atingi la akvofalon piede laŭ la ŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo (iom pli ol 1 horo da piediro se kalkuli de la ŝoseo Jalto-Sebastopolo). Somere oni povas atingi la akvofalon per itineraj busoj, kiuj startas de la Jalta aŭtobusa stacidomo (ĉ. 40 minutoj da veturado). La akvofalo situas ĉirkaŭ 800 metrojn for de la aŭtobusa haltejo. Somere la aliro al la akvofalo estas pagenda, tamen en la malvarma sezono ĝi viziteblas libere.

Eksteraj ligiloj redakti