Uĥao (ruse уха) estas fiŝa supo, kiun kutime preferas prepari en gamelo fiŝkaptistoj kaj turistoj piknikantaj ĉe lignofajro el ĵus kaptita fiŝaro.

Uĥao

Ingrediencoj por 4 porcioj: malgrandaj fiŝoj (perĉo, perko k.a.) - 400g; grandaj fiŝoj (sandro - 250g kaj lojto - 250g); 5-6 mezgrandaj terpomoj; 2-3 cepbulboj; 1 petrosela radiko; 10-12 pizoj da piprarbedo; verdaj petroselo kaj aneto po 25g; 3 laŭraj folioj; akvo -2 litroj; salo laŭguste.

Preparo: Senskvamajn kaj senviscerajn malgrandajn fiŝojn metu en staminon kaj nodu ĝin. Metu ĝin en gamelon kun malvarma akvo. Post kiam akvo ekbolas, forigu ŝaŭmon, aldonu distranĉitan petroselan radikon, senŝelajn cepbulbojn, laŭrajn foliojn, pizojn de piprarbedo kaj kuiru 30 minutojn. Poste eligu la staminan saketon kaj aldonu distranĉitajn terpomojn kaj pecojn de grandaj fiŝoj. Kuiru 15 minutojn. Dum preparado la gamelon ne necesas kovri, do 0,5 litroj da akvo kutime vaporiĝas kaj sekve buljono iĝas pli densa kiel konsomeo. En ĉiun teleron metu distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.

Kiam oni piknikas en naturo, do lertaj kuiristoj fine de kuirado metas en la gamelon brulnigran ŝtipon el la lignofajro por bona gusto.