Uŝahidi, ankaŭ Ushahidi (svahila por atesto, atestanto) estas kenja neprofitocela firmao kiu evoluigis liberan programaron por grandkvante kolekti kaj kompili civitan-generitajn informojn bezonataj por povi kontroli krizojn, katastrofojn kaj perfortojn. Tiuj informoj ebligas bildigi datumojn kaj krei interagajn mapojn montrante kiujn observojn estis faritaj de homoj en kiuj lokoj por tiele helpi al malriĉuloj esti aŭdataj kaj malhelpi tiujn, kiuj manipulas kaj prilaboras la informojn de tiuj homoj.

Emblemo Ushahidi

Historio redakti

La Uŝahidi-platformo estis kreita en januaro 2008 de Erik Hersman, Ory Okolloh, Juliana Rotich kaj David Kobia en la kenja ĉefurbo Najrobo en respondo al politika krizo en Kenjo post balotado por la prezidenteco. Post periodo de perfortoj okazinta en lia lando post tiu prezidenta balotado, la kenja aktivulo Ory Okolloh rimarkis, ke la maltrankvilo inter la popolo ricevis malmulte da kovrado en la gazetaro. Tial li lanĉis la ideon krei ilon kiu permesu al la loĝantaro vivante proksime de konfliktzonoj, bildigi "danĝerajn lokojn"[1], por dokumenti perforton aŭ helpi al virinoj raporti seksan ĉikanadon (HarassMap).

La platformo poste akiris popularecon inter centoj da organizaĵoj tra la mondo. La programaro jam estis uzata en pli ol 160 landoj kaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estis nemalhavebla ekzemple dum la tertremoj en Haitio kaj Ĉilio aŭ inundoj en Aŭstralio kaj UsonoBarato ankaŭ uzis ĉi tiun teknologion ene de sia lando por raporti pri krimaj kaj koruptaj aferoj. En Japanio la nuklea katastrofo en Fukushimo ankaŭ estis atestita helpe de Ushahidi, kiu denove disponigis sian teknologion al retumantoj por raporti al la reto kio okazas kaj por ebligi al retumantoj helpi unu la alian.

Misio redakti

Ushahidi estas svahila vorto kiu signifas "atesto". Ĉi tiu programaro permesas al individuoj kaj grupoj kunlabori en kreado de ĝisdatigitaj plurmediaj mapoj por ĉiuj specoj de projektoj, kiel ekzemple la monitorado de la naturmedio, la sansistemo, homaj rajtoj, balotoj, neperfortaj protestoj kaj katastrofoj[2].

Etiko en sociaj retejoj redakti

La platformo montras ke ĝi ebligas enkonduki etikon en la funkciado de sociaj retejoj por preventi perfortojn aŭ raporti pri malamaj kaj perfortaj mesaĝoj ĉar tiuj ne maloftas en sociaj retejoj kiel ekzemple Meta, kiu ne opiniis ke ĝia merkato en Afriko aŭ Azio (ekzemple en Mianmaro) ne estas sufiĉe alloga por investi tie en bona monitorado kaj tial helpis ke ĝia platformo funkciis kiel eĥoĉambron por enhavo kontraŭ la islama rohinĝa loĝantaro [3].

Referencoj redakti

  1. (en) Josh Halliday, "Ushahidi: giving citizens the power to put news on the map", arkivo, The Guardian, la 16-an de aŭgusto 2010
  2. Ushahidi guide Arkivigite je 2012-06-17 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120617124336) A step-by-step guide on how to use the ushahidi platform. (англ.)
  3. (nl) Tom Cassauwers, Kan ook vrede viraal gaan op sociale media (Ĉu ankaŭ paco povas rapidge cirukuli en sociaj retejoj?), MO, n-ro 147, 2023, p. 69, 70

Vidu ankaŭ redakti

Sociaj retejoj

Eksteraj ligiloj redakti