Uaboe estas distrikto de Nauro kaj estas parto de la elektodistrikto Ubenide.

Lokiĝo de la distrikto

Uaboe troviĝas en la okcidenta parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Baiti, Anibare kaj Nibok.

Ĝi havas surfacon de 0,97 km² kaj proksimume 350 loĝantojn.