La Udioj (mem-nomo Udi aŭ Uti) estas unu el la plej antikvaj indiĝenaj popoloj de Kaŭkazio. La udioj estas proksimume 10,000 homoj kiuj plejparte loĝas en Azerbajĝano: la vilaĝo Nij de la regiono de Kabala, Oguz (iama Vartaŝen) kaj Bakuo. Ekzistas udia loĝantaro ankaŭ en Rusio en la Rostova provinco (Ŝahtij, Taganrog, Rostov-na-Donu, Azov, Aleksandrovka), en la Krasnodara regiono (Krasnodar, areoj de Dinskoy, Leningrad, Kuŝĉevskij), en la Stavropola regiono (Minvody, Pjatigorsk), en la Oblasto Volgogrado (Volgogrado, Dubovij Ovrag), kaj ankaŭ en Sverdlovsk, Ivanovo, areoj de Kalugo, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Astraĥano. En Kartvelio: Zinobiani kaj la periferio de Tbiliso, Poti, Rustavi. En Kazaĥio: urbo Aktau, ankaŭ en Ukrainio (Ĥarkiva provinco) kaj en Armenio en la provinco Sjuniko.

Udioj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La Udi-lingvo estas nordorienta kaŭkaza lingvo apartenanta al la lezga familio. Ekzistas du primaraj dialektoj, nomataj Nij kaj Vartaŝen. La udioj parolas ankaŭ la azeran, rusan, kartvelan kaj armenan, laŭ la lando kie ili loĝas. Udioj kutime estas dulingvaj, kaj kelkfoje eĉ trilingvaj.

La udioj estas konsiderataj la posteuloj de Kaŭkaza Albanio. Laŭ la klasikaj verkistoj, la udioj loĝis en la areo de la orienta Kaŭkazio laŭ la marbordo de la Kaspia Maro, kaj teritorio etendiĝanta al la rivero Kura en la nordo, same kiel en la antikva provinco Utiko, pro kio multaj historiistoj kredas ke ĝi estas nomata laŭ ili. La kaŭkazaj albanoj estis kristanoj kies alfabeto estas derivita de la armena kaj kartvela alfabetoj. Hodiaŭ, plejparte la udioj estas kristanaj ortodoksuloj. Pluraj jarcentoj da kunvivado en la sfero de pers-islama kulturo signife influis sur la Udi-kulturon kaj pensmanieron. Tiu spuro estas videbla en la udiaj popoltradicioj kaj en la materiala kulturo.