Ufa

urbo de Baŝkirio en Rusio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ufa (stacidomo).

Ufa (ruse Уфа [ufá], baŝkire baŝkire Öfö, tatare Efä) estas urbego kaj ĉefurbo de Baŝkirio, Rusia Federacio, kie ĝi estas la 11-a plej granda urbo. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 115 560 loĝantoj sur areo de 707,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 576 loĝantoj/km².

Ufa
(baŝkire Өфө)
ruse Уфа
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Уфа
Lando Rusio Rusio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Respubliko Baŝkirio
Rivero Belaja
Supermara alteco 150 m s. m.
Koordinatoj 54° 44′ 00″ N 55° 58′ 00″ O / 54.73333 °N, 55.96667 °O / 54.73333; 55.96667 (mapo)
Areo 707,93 km² (70 793 ha)
Loĝantaro 1 074 900 (2010)
Denseco 1 518,37 loĝ./km²
Fondita 1574[1]
 - statuso de urbo 1586
Urbestro Irek Iŝmuĥametoviĉ Jalalov
Horzono YEKT[2] (UTC+6)
Poŝtkodo 450-450999
OKATO 80 401
Kodo +7 347
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Baŝkirio
Situo enkadre de Baŝkirio
Situo enkadre de Baŝkirio
Vikimedia Komunejo: Ufa
Retpaĝo: http://www.ufacity.info/
Map

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ufa troviĝas en la suda parto de la lando, apud Uralo, en valo de rivero Belaja (Blanka, Белая) (kiu enfluas en riveron Kama (Кама)), ĉe la enfluo en ĝin de riveroj Ufa (Уфа) kaj Djoma (Дёма).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 44′ N 55° 58′ O / 54.733 °N, 55.967 °O / 54.733; 55.967 (mapo).

Historio redakti

La urbon oni fondis en 1574 lige kun la ekrego de la baŝkira teritorio fare de Rusio. Tiam unue provizora fortikaĵo konstruiĝis. Ufa havas statuson de urbo ekde jaro 1586. Ekde 1919 ĝi estas ĉefurbo de la supre menciita aŭtonomio, post la socialismo ankaŭ religia centro de muslimoj. En Ufa ŝtata universitato funkcias.

La 3an de junio de 1989 du moviĝantaj trajnoj okazigis sparkojn kiuj eksplodigis naturan gason el gasdukto ĉe Ufa. Estis ĉirkaŭ 645 mortintoj.[3]

Ekonomio redakti

Industrio de Ufa naskiĝis nur en la 19-a jarcento. En 1925 oni komencis produkti turbinojn por flugmaŝinoj, ekde 1942 diversajn gumojn, nuntempe plastojn.

Trafiko redakti

Ekde 1870 la ŝipado, ekde 1892 la fervojo ekfunkciis, kiel transsiberia fervojo. Ufa havas internacian flughavenon. En la urbo tramoj, aŭtobusoj, troleoj kaj ekde 2011 supozeble metroo liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Famuloj redakti

Esperantistoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. History of Ufa Arkivigite je 2016-09-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
  2. Current local time in Ufa. Time and Date. Alirita 24 November 2013. angle
  3. Destruida una planta de gas en Argelia tras una explosión que ha dejado 27 muertos. Arkivita el la originalo je 2016-11-11. Alirita 2014-04-23.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti