La Uganda Fervojo estas fervoja linio en Ugando kaj Kenjo, kiu ligas la haven-urbon Mombasa ĉe la Hinda Oceano al Kampalo en Ugando. Ĝi longas 940 km. Gravaj stacioj estas Najrobio, Nakuru, Kisumu kaj Jinja.

Konstrulaboroj en 1896
Trajno ĉe Kampalo en 2006

La fervojo, kiu havas metran ŝpuron, estis ekkonstruita en 1896 de la Brita Orient-Afrika Kompanio, de la mara flanko (Mombaso). En 1901 ĝi atingis Kisumu ĉe la orienta bordo de Viktoria Lago, do trairis la tutan larĝon de nuna Kenjo. Per tio la Viktoria Lago estis ligita al la monda komerco; oni diris, ke la transportkostoj de varoj al la marbordo malkreskis al 1/30.

Ĝis kaj dum la Unua Mondmilito la konstruado ripozis; nur poste oni plukonstruis la fervojon kaj en 1931 atingis Kampalon. La nova parto tamen debranĉiĝis en Nakuru, ĉ. 100 km antaŭ Kisumu. Najrobio ekestis tiutempe kiel lokomotiva remizejo.

Itinero redakti

La fervojo komenciĝas en Kilindini sur insulo Mombasa kaj iras nord-okcidenten, sekvante la limon al Tanzanio je varia distanco. Pasante Kilimanĝaron norde ĝi atingas Najrobion. Poste ĝi krute supreniras en montaron Kikuyu kaj atingas sur la plej alta pasejo alton de 2.340 metroj super marnivelo. Post malsupreniro en la Grandan Rifton ĝi iras denove supren kaj pasas la okcidentan randon de la Rifto en alto de 2.545 metroj. De tie ĝi iras malsupren al la Viktoria Lago (1.113 metroj).

Branĉa linio nun iras al Moshi en Tanzanio.

Eksteraj ligiloj redakti