Ujezdo (ruse уезд) estis administra subdivido de Rusio, Granda Duklando de Moskvo, la Rusia Imperio kaj la frua Rusia SFSR uzita ekde la 13-a jarcento, originale priskribante grupojn de pluraj volostoj formitaj ĉirkaŭ la plej gravaj urboj. Ujezdoj estis regitaj de la reprezentantoj (namestnikoj) de princoj kaj, komenco de la 17-a jarcento, de vojevodoj.

En 1708, administra reformo estis aranĝita de Petro la Granda, kiu dividis Rusion en gubernioj. La subdivido en ujezdoj estis aboliciita en tiu tempo kaj estis nur reestigita en 1727, kiel rezulto de administra reformo de Katerina la 1-a (Rusio). De la sovetia administra reformo de 1923-1929, ujezdoj estis transformitaj en rajonoj (distriktoj).