Ujreuza garantiaĵo

Garantiaĵo estas mono pagenda por boteloj kaj aliaj pakumoj. Post la konsumo de la enhavo oni povas reporti la botelojn aŭ pakumojn al la butikosuperbazaro kaj rericevi la monon. La boteloj aŭ pakumoj povas esti reuzataj.

Aparato en superbazaro por boteloj kaj kestoj kun garantiaĵo

Garantiaĵo iam komenciĝis kiel metodo por liverantoj de produktoj por redukti la kostojn de pakuma materialo. Per reuzado de boteloj oni faris tion. Ĉirkaŭ 1980 la kostoj de pakumoj, kiel vitro, tiel reduktiĝis, ke reuzado ne plu valoras la penon. Nuntempe oni kolektas uzitan (pakum)vitron per vitrujo, post kio ĝi estas refandata al nova vitro, anstataŭ purigi kaj denove plenigi ĉar ankaŭ transporto kaj purigado estas medipoluaj.

Nuntempe garantiaĵo pli estas rimedo por redukti la amason da rubaĵo sur la stratoj kaj en la naturo.