Ukrainia Esperanto-Asocio

landa organizo de Esperanto en Ukrainio, Landa Asocio de UEA

Ukrainia Esperanto-Asocio (mallongigo: UkrEA, ukraine Українська Есперанто Асоціація)[1] estas la landa sekcio de UEA en Ukrainio. Ĝi estis kreita la 21-an de majo 1989, en konferenco de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en Poltavo kiu transformiĝis al la fonda kongreso de UkrEA. La asocio havas la celon de disvastigo kaj propagando de Esperanto en Ukrainio.

Ukrainia Esperanto-Asocio
Українська Есперанто Асоціація
Emblemo de Ukrainia Esperanto-Asocio
Lando  Ukrainio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 21-a de majo 1989
Fondiĝloko Poltavo
Interretejo ukrea.retejo.net
vdr

Prezidintoj de UkrEA redakti

  • Eŭheno Kovtonjuk (Євген Ковтонюк), Kievo, 1989-1993;
  • Viktor Pajuk (Віктор Паюк), Ternopilo, 1993-1997;
  • Volodimir Hordijenko (Володимир Гордієнко), Kievo, 1997-2003;
  • Aleksandr Krasuckij (Олександр Красуцький), Kievo, 2003-2006;
  • Semen Vajnblat (Семен Вайнблат), Odeso, 2006-2009;
  • Mikaelo Lineckij (Михайло Лінецький), Kievo, 2010-2011;
  • Volodimir Hordijenko (Володимир Гордієнко), Kievo, 2010-2013;
  • Eŭheno Kovtonjuk (Євген Ковтонюк), Kievo, ankoraŭfoje 2013-2016 kaj 2016-2019;
  • Igor Hlaholevskij (Ігор Глаголевський), Odeso, 2019 -

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti