Ukrainio en la Vintra Olimpiko 2018

sporta delegacio

La ukraina teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 33 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la ukraina teamo estis Olena Pidhruŝna dum la malferma ceremonio respektive Oleksandr Abramenko dum la ferma. La sportistoj atingis unu oran medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 21-an rangon.

Oleksandr Abramenko prezentas sian oran medalon en liberstila skiado - li ankaŭ estis la flagoportanto en la ferma ceremonio
Ukrainio en la Vintra Olimpiko 2018
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
Flagtenanto:  Olena Pidhruŝna (malfermo)
Oleksandr Abramenko (fermo)
Sportistoj 33 en 9 fakoj
Medaloj
rango: 21
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
1
vdr

Kunordigis la teamon la Ukraina Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

 
en la Vintra Olimpiko 2022 li ricevos duan medalon, ĉi-foje arĝentan