Ulten

komunumo de Italio

Ulten (de: Ulten aŭ Ultental, it: Val d'Ultimo) estas 40 km longa montvalo en la okcidenta parto de la regiono de Sudtirolo en norda Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 880 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bresimo (TN), Kastelbell-Tschars, Latsch, Laurein, Martell, Naturns, Proveis, Rabbi (TN), Rumo (TN) kaj St. Pankraz.

Ulten (Ultimo)
Ulten
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 33′ N, 10° 52′ O (mapo)46.5510.866666666667Koordinatoj: 46° 33′ N, 10° 52′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.190 m
Areo 208 km²
Loĝantaro 2880 (2023)
Loĝdenso 14 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bresimo (TN), Kastelbell-Tschars, Latsch, Laurein, Martell, Naturns, Proveis, Rabbi (TN), Rumo (TN) kaj St. Pankraz
Patrono Sankta Gertruda
Nomo de loĝantoj Ultner (germane)
Poŝtkodo 39016
Imposta kodo L490
Kodo laŭ ISTAT 021104
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ĝi estas la valo de la rivero Falschauer, dekstra alfluanto de la Adiĝo. Ĝia orientiĝo estas de sudokcidento al nordoriento. La valo estas paralela al la pli norda Vinschgau, kaj situas sude de Meran. La valo finiĝas en la municipo de Lana. Montpasanta strato konduktanta sude kunligas la valon kun Proveis kaj la Valo di Non en Trentino.

La ĉefaj vilaĝoj de la valo estas:

  • St. Gertraud (1501 m, ca. 300 loĝantoj)
  • St. Nikolaus (1256 m, ca. 300 loĝantoj)
  • Kuppelwies (1153 m, ca. 150 loĝantoj)
  • St. Walburg (1190 m, ca. 2.200 loĝantoj)
  • St. Pankraz (735 m, ca. 1.568 loĝantoj)

La municipo Ulten kovras la plej grandan parton de la Ulten-valo. La malalta parto de la valo troviĝas en la municipo de St. Pankraz. La loĝantoj de la Ulten-valo estas ĉefe germanlingvaj (vidu sube). La plej okcidenta, plej alta parto de la valo estas parto de nacia naturparko (Nacia naturparko de Stelvio).

Lingva distribuo redakti

Laŭ la censo de 2011, la plejmulto de la loĝantoj (99,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 0,5% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj redakti

 
rezervujo St. Pankraz en Ulten
 
St. Gertraud proksime de Ulten