La Umbilika hipotezo, angle Omphalos hypothesis, de Filip Henri Gosse hipotezas ke la kristana dio kreis la homojn tuj poste la ekesto de la tero (Adamo kaj Evo) plenkreskaj kaj kompletaj kun umbilikoj, hararo kaj ungoj. Similaj signoj de aĝo ekzistis jam tiam kiam la tero estis tute nova, do la vera aĝo de la universo kaj ankaŭ la aĝo de la Tero ne estas scieblaj. Tio ĉi estas rimarkinda ĉar kelkaj kristanoj kredas ke Adamo kaj Evo ne havis umbilikojn, kaj ke la arbotrunkoj en la Edena ĝardeno ne havis jarringojn. Plue, laŭ tiu hipotezo ankaŭ dinosaŭroj neniam vivis, sed iliaj fosilioj ekestis en la rokoj samtempe kun la rokoj mem en la krea momento, ktp.

Laŭ la sama pensaĵo, oni povas hipotezi ke la universo estis kreita kiam ajn (eĉ ja hieraŭe) kaj ĉiaj homaj memoroj ankaŭ kreitaj laŭe. Do kelkaj lingvoj nomas la hipotezon «la kvinminuta tero» aŭ «la unutaga tero». Tiun ideon priparolas signifoplene la japana libroserio «La deprimo de Suzumija Haruhi».

La Umbilika hipotezo ne estas scienca hipotezo, ĉar ĝi ne havas malpruveblecon, simile al la tekruĉo de Russell aŭ la Nevidebla Rozkolora Unukornulo.