Umbrielo (luno)

satelito de Urano
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Umbrielo.

Umbrielo estas unu el la ĉefaj satelitoj de Urano.

Umbrielo
Natura satelito  de Urano (II)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Suda duonsfero de Umbrielo fotita de Voyager 2
Suda duonsfero de Umbrielo fotita de Voyager 2
Suda duonsfero de Umbrielo fotita de Voyager 2
natura satelito de Uranoregula satelito
Oficiala nomo Urano II[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Umbriel vd
Malkovro
Malkovrinto William Lassell [1]
Dato de malkovro 24-a de oktobro 1851[1]
Loko de malkovro Liverpool (Britio)
Unua superflugo Sondilo Voyager 2
(24-an de januaro 1986)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 266 000 km[2]
Discentreco 0,0039[2]
Klinangulo 0,128°[2] sur la urana ekvatoro
Periodo 4,144 tago[2]
Fizikaj ecoj
Diametro 1 169 km[2] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,17 × 1021 kg
1,4 × 103 kg/m3
0,23 m/s2
0,52 km/s
Rotacia periodo verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo Nenia atmosfero
Surfaca temperaturo ~ 75 K
Albedo
Geometria albedo
0,21
0,26 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 15,3
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris la brita astronomo William Lassell la 24-an de oktobro 1851, samtempe kiel Umbrielo.

La 24-an de januaro 1986, la kosmosondilo Voyager 2 fotis ĝian sudan duonsferon[3] kiu tiam estis turnita al Suno.

Nomo redakti

Pro sia malheleco, Umbrielo[4] ricevis, laŭ la tradicio, nomon de la malica spirito en la poemo La Rabo de la Buklo de Alexander Pope. La "geografiaj" detaloj de ĝia surfaco ricevis nomojn de malbonaj spiritoj de diversaj mitologioj.

Ecoj redakti

Umbrielo konsistiĝas el glacio miksita kun rokoj. Ĝi estas plej malhela el la uranaj satelitoj, kaj geologie malplej aktiva. Ĝia surfaco estas tre kraterhava, kaj ŝajnas tegata de nigra materialo, kiu memorigas tiu de la malhela parto de Japeto.

Videbla rimarkindaĵo estas la alfrapa kratero "Wunda", apud ĝia ekvatoro, kun ringo da brila materialo, eble pura glacio.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
  3. Umbriel at closest approach (plej alproksimita Umbrielo) Arkivigite je 2010-05-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  4. Nomo konstruita sur la latina radiko "Umbra" : ombro

Eksteraj ligiloj redakti