Undercurrent (muzikalbumo)

albumo de Bill Evans

Undercurrent estas ĵazalbumo de pianisto Bill Evans kaj de gitaristo Jim Hall, surbendigita aprilon kaj majon de 1962. Estis la unua komuna albumo de la du muzikistoj. Undercurrent aperis en 1963 ĉe United Artists. Pli malfrue Blue Note republikigis ĝin kiel lumdisko. La diskotegilo bildigas la titolon Undercurrent (eo: „subfluo“) kaj montras subakvan foton de virino kun blanka robo en la fontoj de la rivero Weeki Wachee en Kantono Hernando en Florida, (Weeki Wachee spring) de Toni Frissell, kiu ekestis en 1947. Evans kaj Hall kunverkis denove kiel duopo aprilon kaj majon de 1966 por la postsekva albumo Intermodulation (Verve).

Tegaĵa foto Weeki Wachee spring de Tony Frissell

Historio de la albumo redakti

 
Bill Evans en 1978
 
Jim Hall

La sonregistraĵoj de la pianisto kun gitaristo Jim Hall okazis preskaŭ unu jaron post la tragedia fino de la unua triopo de Bill Evans, kiam ĝia kontrabasisto Scott LaFaro mallonge post la registradkunsidoj en Village Vanguard mortis pro akcidento. Dum la unua jarduono de 1962 hatte Evans atentis nur malmultajn eblecojn de sonregistrado, kiel akompanmuzikisto en februaro kun Tadd Dameron[1] kaj aprilon de 1962 kiel solisto kaj en du ensembloj ĉirkaŭ Benny Golson (i. a. kun Freddie Hubbard kaj Eric Dolphy, Just Jazz).[2] Tiutempe, jam antaŭ Evans organizite fare de Helen Keane subskribis sian kontrakton kun Verve, la produktisto de United Artists, Alan Douglas, kunigis la pianiston kun Jim Hall, por produkti „specialan albumon“.[3] La du muzikistoj antaŭe kunlaboris en studio nur je tria-fluaj diskoj Odds Against Tomorrow (1959) kaj Jazz Abstractions (1960).

La registradkunsidoj okazis la 24-an de aprilo 1962 kaj la 14-an de majo 1962; soninĝeniero estis Bill Schwartau. Intertempe Evans estis en la studio kun sia dua triopo, al kiu nun apartenis Chuck Israels kaj Paul Motian, por finfari kun flutisto Herbie Mann la sonregistraĵojn por ties albumo Nirvana, komencitaj en 1961. Malmultajn tagojn pli malfrue, ekde la 17-a de majo 1962, li surbendigsi kun sia triopo la albumon Moon Beams.[4]

Recenzo de la albumo redakti

Hanns A. Petrik elstarigis en sia biografio pri Evans „la admirindan ekvivalentecon je la ludo de du rimarkindaj ĵazo-individuistoj“. „La delikata ekvilibro de la muziko montras la eksterordinaran senton de la du artistoj, kiuj elverkas ekzemplece interplektitan muzikan filigranon: duopo-muziko de plej alta kvalito.“[3] Kulminoj de la albumo estas laŭ Petrik ilia versio de la normkanto „My Funny Valentine“ kiel „unu el la plej perfektaj dueto-improvizaĵoj de la ĵazhistorio. Kulmino de la peco estas treege svinga mezparto, en kiu la gitaro de Jim Hall transprenas la rolon de kontrabaso marŝanta laŭ 4/4-takto kaj Evans eltrovas elegantan improvizaĵon.“ [3]

Cook kaj Morton donis al Undercurrent la plej altan taksadon kaj akcentis, ke la duopo-albumo estas „majstraĵo de la mallaŭtaj nuancoj, drivanta melankolio kaj – eble plej surprize – de akra svingo; ĉi lata kvalito sin montras plej klare je I'm Getting Sentimental Over You. Enmemoriĝas tamen la preskaŭ halucinecaj baladoj Dream Gypsykaj Romain“.[5]

Scott Yanow nomas la albumon „rekomendinda“ kaj donis al ĝi la dua-altan taksadon. Pri la unua de la du duopo-renkontiĝoj de Evans kaj Hall li diris: La albumo estas „sinrigardema kaj harmonie postulema, je tio radikiĝinta en svinga bibopo. Je ĉ tiu grandioza ludo estas pli granda varieco ol atendite (...) eĉ kun eksonoj je klasika muziko.“

Titoloj redakti

  1. My Funny Valentine (aldona registraĵo) (Richard Rodgers, Lorenz Hart) – 6:52
  2. My Funny Valentine – 5:19
  3. I Hear a Rhapsody (Jack Baker, George Fragos, Dick Gasparre) – 4:35
  4. Dream Gypsy (Judith Veveers) – 4:30
  5. Stairway to the Stars (Matty Malneck, Mitchell Parish, Frank Signorelli) – 5:36
  6. I'm Getting Sentimental Over You (George Bassman, Ned Washington) – 4:13
  7. Romain (Jim Hall) – 5:18
  8. Romain (aldona registraĵo) – 5:22
  9. Skating in Central Park (John Lewis) – 5:17
  10. Darn That Dream (Eddie DeLange, Jimmy Van Heusen) – 5:05
  • titoloj 1, 5, 6 kaj 8 e troviĝas sur la originala albumo.
  • titoloj 3, 5 kaj 6 ekestis dum la unua registradkunsido, la aliaj je studiorendevuo majon de 1962.

Eldonindikoj redakti

La originala albumo aperis ce United Artists kiel albumo sen la kromregistraĵo, kiuj Blue Note Records enigis en sian lumdiskon.

Literaturo redakti

  • Hanns E. Petrik: Bill Evans - Sein Leben, Seine Musik, Seine Schallplatten, OREOS Verlag, 1989

Referencoj redakti

  1. La albumoThe Vibes Are On, registrita februaron de 1962 kun la dua triopo en Birdland (ĵazklubejo), estas „nigra“ presaĵo.
  2. Komp. Diskaro de Bill Evans ĉe jazzdisco.org
  3. 3,0 3,1 3,2 Komp. Hanns E. Petrik: Bill Evans - Sein Leben, Seine Musik, Seine Schallplatten, OREOS Verlag, 1989, p. 121.
  4. Ĉi tiuj registraĵoj ekestis por Riverside Records. Komp. Diskaro de Bill Evans ĉe jazzdisco.org
  5. Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz Recordings, 8-a eldono, Londono, Penguin, 2006 ISBN 0-14-102327-9. S. 481.

Eksteraj ligiloj redakti