Uničov

urbo en Ĉeĥio

Uničov estas urbo en Ĉeĥio kun 11 122 loĝantoj (2023), situanta en norda Moravio, en norda parto de regiono, kies nomo estas Hanakio, 8 km de urbo Litovel.

Uničov
germane Mährisch Neustadt
urbo
Urbodomo en Uničov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Uničov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Uničov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Riveroj Oskava, Lukavice
Situo Uničov
 - alteco 248 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 16″ N 17° 07′ 01″ O / 49.77111 °N, 17.11694 °O / 49.77111; 17.11694 (mapo)
Areo 48,27 km² (4 827 ha)
Loĝantaro 11 122 (2023)
Denseco 230,41 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Fondo 1213
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 81 ĝis 783 91
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 505587
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Uničov
Retpaĝo: www.unicov.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Medela pordego en Uničov

Historio redakti

Kiel reĝan ministan urbon fondis ĝin en la jaro 1213 moravia markgrafo Vladislav Jindřich, frato de reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Ĝi estis centro de regiono kaj ĝi estis forte fortikigita per ŝtonaj remparoj, parte konservintaj (duonronda bastiono), kun kvar pordegoj, el kiuj konserviĝis Medecká-pordego kaj pli juna Vodní-pordego. Vane la urbon konkeris tataroj kaj pli malfrue Matiaso la 1-a Korvino, sed sukcesis en sieĝado prusia soldataro en la jaro 1742. Bazplano de la urbo estas ronda kun placo kaj urbodomo, kiu estis neniigita de svedoj kaj en la jaro 1891 ĝi estis renovigita, kun 45 m alta turo. Dominaĵo estas trinava preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario (13301341) kun alkonstruita baroka kapelo (1713).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 299
18807 621
18907 629
19007 719
19107 740
19217 262
JaroLoĝantoj
19307 480
19505 764
19619 072
197011 321
198012 270
199112 831
JaroLoĝantoj
200112 466
201411 628
201611 579
201711 479
201811 396
201911 396
JaroLoĝantoj
202011 335
202110 964
202211 066
202311 122

Industrio redakti

En la urbo estas maŝinindustrio kaj nutraĵindustrio, en pasinteco oni minis okcidente de Uničov ferercon.

Eventoj redakti

En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Uničov.

Transporto redakti

Tra Uničov gvidas enelektrizita fervoja linio numero 290 de Olomouc al Šumperk.