UniRed estas plurlingva unikoda tekstoredaktilo por Vindozo 9x ĝis XP.

UniRed
Aŭtoro Jurij Finkel
Lasta stabila versio 2.05
(20a de aprilo 2006)
Lingvo(j) Angla, Rusa (apartaj versioj en 21 lingvoj)
Permesilo http://www.gnu.org/copyleft/gpl.html
Retejo Programa paĝo en Esperanto

Helpa paĝo

vdr

UniRed subtenas la jenajn signarojn[1]:

  • 16-bita Unikodo (pezokomenca kaj pezofina);
  • UTF-8;
  • vindoza sistema signaro;
  • DOS-a sistema signaro (OEM);
  • Latin-1, Latin-2, Latin-3 ktp;
  • cirilaj signaroj: cp866, windows-1251, koi8-r;

La programo subtenas diversajn programajn lingvojn, kiel ekz. C/C++, Delfon, Ĝavon. Sed ĝi ankaŭ subtenas HTML.

Por faciligi la prilaboradon de dosieroj, UniRed povas kolorigi la tekston sintakse.

Ĝi povas anstataŭigi tekstojn per regulaj esprimoj kaj kunlabori kun la literumilo Ispell.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-04. Alirita 2008-07-21.