Unika vendo-propono

La unika vendo-propono, angle unique selling proposition ankaŭ unique selling point estas koncepto por vendi produktojn. Kutima mallongigo estas USP.

La esprimo estis inventita de Rosser Reeves de la firmao Ted Bates & Company. Unue ĝi estis proponita dum la komencaj 1940-aj jaroj en Usono.

Difino redakti

En Reality in Advertising Reeves lamentas ke U.S.P. estas ofte miskomprenita. Li donas precizan difinon en tri partoj:

  1. Varbado devas fari proponon al la kliento. Tiu varbado devas diri al la kliento: "aĉetu tiun ĉi produkton kaj vi ricevos tiun ĉi specialan avantaĝon.
  2. La propono devas esti io, kion la konkurenco aŭ ne povas oferti, aŭ ne fakte ofertas.
  3. La propono devas esti tiom forta, ke ĝi povas movigi milionojn, do povas movigi novajn klientojn al via produkto.

Kelkaj eblaj kampoj redakti

  • teknika avantaĝo, detalo, nova invento
  • speciala atraktiveco
  • speciale varia utiligebleco
  • ekonomia avantaĝo

Ekzemploj redakti

Kelkaj bonaj ekzemploj kun klara USP estas:

  • Head & Shoulders: "Vi forigos skvamojn"
  • Coca Cola: refreŝiga efiko
  • biero: produktita laŭ germana leĝo de pureco
  • aŭtomobilo: malpli da benzinkonsumo
  • lingvo: speciale rapide lernebla
  • kvalito: longjara garantio
  • prezo: malalta prezo. Tio povas memkompreneble esti forta argumento. Sed ĉiuj konkurencantoj povas memkompreneble ankaŭ uzi la saman argumenton, tial la unikeco eble ne longe restos. Ankaŭ logike tio ofte endanĝerigas la profiton.

Pripensoj redakti

Kun ĉiam plivastiĝanta kvanto de varbiloj, kiuj aperas sur la tablo de klientoj gravas, ke inter la amaso speciala kvalito trovas la atenton de la kliento.

Okazas, ke produkto fakte havas specialan argumenton, sed tiu argumento estas neatentita, ĉar ĝi estas kaŝita per ordinaraj, kutimaj varbaj argumentoj.

Mirinde estas, ke pri kelkaj produktoj fanfaronanta reklamo estas farita, sed la suspekto venas, ke eble la proponita avantaĝo ne ekzistas aŭ estas nur eta. Tiu suspekto nemalofte venas ĉe kelkaj medikamentoj. Kelkaj kuracas malsanojn, kiuj estis duone nur inventitaj por vendi la medikamenton.

Taskoj redakti

  • Produkt-respondeculo pripensu, ĉu lia ekzistanta produkto jam havas USP kaj cŭ ĝi estas bone uzata en varbado.
  • Produkt-respondeculo kaj speciale inĝeniero pripensu je evoluo de nova projekto, cŭ li povas inkluzivi, aldoni specialan proponon.

Vidu ankaŭ redakti

Ovogena lano-lakto-porko

Referencoj redakti

Reeves, Rosser (1961), Reality in Advertising, New York: Alfred A. Knopf, LCCN 61007118