Unimed (Votuporanga-SP)

Unimed estas kooperativo starigita de kuracistoj por surmerkatigi malsanokostajn asekurojn en la brazila urbo Votuporango.

Unimed
Unimed de Votuporanga - Cooperativa de Trabalho Médico
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de marto 1984
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Kooperativo pri malsanokosta asekuro
Fondinto(j) 75 kuracistoj
Retejo unimed.coop.br
vdr

La kooperativo estis fondita la 1-an de marto 1984, fare de 75 kuracistoj, tiam instalita ĉe sidejo de loka sekcio de Associação Paulista de Medicina (Medicino-Asocio de San-Paŭlo). Nuntempe ĝi havas propran sidejon.

En 2009 Unimed transprenis la administradon de la tiama hospitalo Casa de Saúde (domo pri sano), kiu iĝis Hospital Unimed de Votuporanga.

[1] [2]

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti