Unio Nacia de Studentoj de Nikaragvo

La Unio Nacia de Studentoj de Nikaragvo (hispane: Unión Nacional de Estudiantes de Nicaragua "UNEN") estas studenta movado kiu konsistas el gvidantoj de diversaj universitatoj apartenantaj al Nacia Konsilio de Universitatoj (hispane: Consejo Nacional de Universidades (CNU)). Inter tiuj universitatoj troviĝas: Nacia Universitato de Inĝenierarto (UNI), Nacia Aŭtonoma Nikaragva Universitato (UNAN), Centramerika Universitato (UCA), Nacia Agronomia Universitato (UNA), UPOLI, URACCAN, UCATSE, ktp.

Unio Nacia de Studentoj de Nikaragvo
vdr

La "Nikaragva Studanta Universitata Movado" estis fondita la 15-an de septembro 1914, tiam nomita Universitata Nacia Centro. Ekde tiam, ĉiuj generacioj de studentoj batalas por atingi la Universitatan Aŭtonomecon kaj la Studentajn Rajtojn.