Unio de rusaj verkistoj

La Unio de rusaj verkistoj (ruse Союз российских писателей) estas neŝtata organizo unuiganta rusajn kaj eksterlandajn ruslingvajn verkistojn (romanverkistoj, poetoj, eseistoj, ktp.).

Unio de rusaj verkistoj
asocio
Komenco 1991 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La societo estis establita en 1991, kiam surbaze de Unio de sovetiaj verkistoj (ruse: Союз писателей СССР) tri sendependaj unuiĝoj estis formitaj:

  • Unio de verkistoj de Rusio (la "patriota" orientiĝo)
  • Unio de la verkistoj de Moskvo
  • Unio de rusaj verkistoj ("demokrata" unio)

La laste menciita inkludas pli ol 3.500 verkistojn de Rusio kaj iama Sovetunio.

Ĝi konsistas el 58 regionaj filioj; la plejmulto de la reprezentantoj de la societanoj estas troviĝas en jenaj urboj: Moskvo, Sankt Peterburgo, Vologda, Voroneĵ, Rjazan, Vladimiro, Smolensk, Jaroslavl, Tula, Orenburg, Togliatti, Volgogrado, Kaliningrad, Krasnodar, Stavropol, Maikop (Adigeio), Petrozavodsk (Karelio), Rostov-na-Donu, Saratov, Jekaterinburg, Krasnojarsk, Irkutsk, Omsko, Tomsk, Kemerovo, Tiumen, Murmansko, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Vladivostok.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala hejmpaĝo