Unitatis Redintegratio

Unitatis redintegratio estas la koncilia dekreto pri la ekumenismo. La Dua Vatikana Koncilio ĝin decidis je la 21-a de novembro 1964 kun 2137 jesaj kaj 11 neaj voĉoj.

Enhavo redakti

Ĝi sekvas la ĉefan intencon de la koncilio "helpi renovigi la unuecon de ĉiuj kristanoj" (ĉapitro 1). La tri ĉapitroj de la dekreto temas pri la katolikaj principoj de la ekumenismo kaj pri ties praktika realigo kun la de la Apostola Seĝo disigitaj "frataj eklezioj kaj ekleziaj komunumoj" (tiel la nun uzataj nocioj). Kune kun aliaj konciliaj tekstoj, ekz. Lumen Gentium, Dei Verbum kaj Orientalium Ecclesiarum ĝi markas la transiron en la romkatolika eklezio de ekskluziva al inkluziva eskatologio. Nun la ekumena engaĝiĝo fariĝas esenca tasko de la eklezio. Grave estas, ke precipe la orientalaj, sed ankaŭ la okcidentaj nekatolikaj eklezioj kaj ekleziaj komunumoj - ĉiam lau sia eklezia denseco - peras savon; kaj por la dialogo estas rekomendata la hermeneŭtike fundamenta frazo de "hierarkio de la veroj en la katolika dogmaro".

Verkoj redakti

  • Lexikon für Theologie und Kirche (Leksikono por teologio kaj eklezio): Das zweite Vatikanische Konzil (La Dua Vatikana Koncilio), p. 9 - 126 (germana kaj latina tekstoj kun vastaj germanaj enkonduko kaj klarigoj)

Literaturo redakti

  • Ökumene-Lexikon 1243s.
  • Akta Apostolicae Sedis 57 /1965) 90 - 112.
  • L. Jaeger: Das Konzilsdekret "Über den Ökumenismus". Sein Werden, sein Inhalt und seine Bedeutung (La dekreto "Pri la ekumenismo". Ĝia estiĝo, enhavo kaj signifo).